Sendependaj Librejoj en Pekino

Mirinda Publikigita: 2020-08-19 10:51:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La librejo Unuvojo (Danxiang en la ĉina lingvo)estis fondita de la konata verkisto kaj eldonisto Xu Zhiyuan en 2006. La titolo unuvoja strato venas el samtitola verkaĵo de germana pensisto Walter Bendix Schoenflies Benjamin. Li estas ne nur pensisto, filozofo, sed ankaŭ kolektanto de libroj. Li ankaŭ estis titolita "la lasta literatoro de Eŭropo”. La principo de la librejo estas “Ni legas la mondon”. En 2006 Xu Zhiyuan kaj aliaj 13 literaturaj amikoj kune entreprenis la Unuvoja Biblioteko en nekomerca zono de Distrikto Chaoyang. En la biblioteko ofte okazis kulturaj aktivecoj. Ĉeestintaj de la tre famaj verkistoj, pentristoj, reĝisoroj, aktoroj, muzikistoj.. preskaŭ ĉiuj plej konataj personuloj de la kultura rondo. En 2012 ĝi translokiĝis al la bazaro JoyCity. La administra formo turniĝis de kultura salono al kultura spaco. Xu Zhiyuan opinias: “Antaŭ 15 jaroj ni deziris, ke Unuvoja Strato ne nur estas librejo, sed ankaŭ pens- kaj vivmaniero”

Itinero:

Metroo: L6 Hepingli


Librejo Kubrick

La unua Kubrick-Librejo fondiĝis en Honkongo en 2001, apud ĝi estas arta kinejo kaj kafejo celante kunigi sentojn vidan, aŭdan kaj gustuman. Do la libroj de la librejoj ĉefe temas pri filmo, muziko kaj arto. En 2010 Kubrick-librejo venis al Pekino. La verda librejo donis al mi freŝecon kaj kvietecon por dronigi nin en la plezuro de legado. Ĝi estas 24hora librejo kunigante kafejon kaj librejon. Vendas film-afiŝojn, diskojn kaj videaĵojn. Jen mi ankaŭ trovis multajn librojn eldonitajn en Honkongo. La librejo celas akceli kulturajn interŝanĝojn inter Pekino kaj Honkongo. La librejo ankaŭ regule organizas ekspozicion koncerton, kunsidon kaj aliajn aktivecojn.

Noto: Itinero

Metroo L10 Sanyuanqiao C piede 1km

Norda Zono Hotel MOMA, Xiangheyuan-Strato


Nun mi estas en la populara librejo de duamanaj libroj

Duozhuayu.

Ĝi komence estis retejo de negoco de duamanaj libroj establita en 2018. Ĝi liveris platformon por interŝanĝi kaj negoci duamanajn librojn. Ĉi tie oni povas ne nur aĉeti pli malmultkostajn librojn, sed ankaŭ trovi iujn elĉerpitajn librojn. La malgranda duetaĝa librejo per montrofenestro de malnovaj aĵoj

esprimas cirkuleblan manieron de legado kaj signifon de libroj al nia vivo: “neniam forgesu legadon”

Dividu