Fama literaturisto estas vera “egoisma” gastronomo?

Mirinda Publikigita: 2020-09-25 15:58:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la 1a de septembro ĝis la 30a de oktobro la Imperiestra Palaco okazigis la ekspozicion “Miljara Rimarkindulo”, oni eksponas pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn de Su Shi kaj koncernajn artaĵojn de iuj liaj samtempuloj kaj amikoj. La eksponaĵoj kovras pentraĵojn, kaligrafaĵojn, kopiaĵojn, lapidarajn surskribojn, antikvajn librojn de la dinastio Song (960-1279) por la moderna epoko.

Hodiaŭ Mirinda konduku vin al tiuj koni tiun grandulon.

Ĝi estas la unua ekspozicio okazigita de la muzeo de Imperiestra Palaco pri Su Shi, kiel parto de celebrado de la 600a naskiĝtago de la palaco

Enirinte en la pavilonon, mi unue legis la plej konatajn poeziojn sur la muro. Ŝajne mi povus konversacii kun tiu granda poeto antaŭ 900 jaroj en tiu griza spaco.

En la posta pavilono la ŝprucpentraĵo montras la konatan poemon “Rememoro pri antikveco en Chibi” en la melodio Niannujiao.

Chibi estis antikva militkampo de Tri Regnoj (220-280) en Huanggang, Hubei-provinco.

La ekspozicio konsistas el kvar partoj

La unua parto estas verkaĵoj de Su Shi kaj liaj samtempuloj kaj amikoj

La dua estas verkaĵoj pri poemoj de Su Shi

La tria parto ĉefe estas kopiaĵoj de lapidaraj surskriboj

La lasta montras pentraĵojn kaj kaligrafaĵojn pri la vivo de Su.

Jen estas pentraĵo fare de lia amiko.

En la krepusko de la vivo Su estis degradita al Hainan-provinco, kie estis malriĉe kaj malproksime.

Li pruntis lignosandalojn kaj plektitan bambuĉapelon de loka kamparano kaj pruvis uzi ilin kiel infano.

Li ĝuis la aktualecon ignorante mokŝercon de aliaj.

Su Shi iam servis kiel funkciulo de la ministerio pri kulturo, eduko kaj eksteraj aferoj de la dinastio Song.

Li servis kiel loka estro en Hangzhou kaj aliaj lokoj de Zhejiang-provinco.

Sed li estis trifoje malpromociita.

Malgraŭ la zigzaga ofica vojo, Su ĉiam tenis pozitivan animstaton pri la vivo.

Li tre amas la vivon, ĉar li estas gastronomo

Bongustaĵoj riĉigis la malglatan kaj eĉ mizeran vivon en tiuj lokoj malproksimaj de la potenca centro.

En la urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco,

li inventis la pladon de porkaĵo stufita en sojo

La plado nun populariĝas tra la tuta lando

kun la nomo “Porkaĵo de Dongpo”.

En la urbo Huizhou de Kantono, kie li duafoje estis malpromociita, li trovis liĉion kaj persisteme manĝis unu post alia malgraŭ seriozaj hemoroidoj.

Tie li ankaŭ novigis la kuriarton de ŝafa vertebro, kiu estis tre malmultkosta en tiu epoko, kaj la homoj ne sciis kiel kuiri ĝin kaj Su Shi notis ĝin en libro.

En Danhou de Hainan-provinco kie li triafoje estis malpromociita, li trovis sovaĝan ostron .

Por aparte ĝui la ostron, li eĉ skribis leteron al sia filo por ne publikigi bredadon de ostro.

Ĉu li estas vera “egoisma” gastronomo?

Per tiuj verkaĵoj ni povas koni la vivon de tiu granda literaturisto kaj proksimiĝi al

La vera kaj sincera poeto Su Shi.

Dividu