Saluton, karaj amikoj Mi estas Mirinda
En la antaŭa videaĵo, mi kondukis vin al la Imperiestra Palaco post remalfermiĝo
Kiel la plej granda muzeo de antikvaj kulturo kaj arto de Ĉinio,
La plej grava funkcio kompreneble estas konservi antikvajn relikvojn.
Ĉu vi vere scias kiel aprezi la antikvajn relikvojn de Ĉinio?
Mi helpu vin malkovri sekretojn en tiuj antikvaj trezoroj de Ĉinio!
Mi lernis la tradician pentradon ekde infanaĝo
Do unue ni kune apreci iujn antikvajn pentraĵojn de la muzeo.
Eble vi iam vizitis la Imperiestran Palacon kaj vidis antikvajn pentraĵojn de Ĉinio
Sed ĉu vi vere klare vidis detalojn de iu antikva ĉina pentraĵo?
Jen mi alportis kun mi la lupeon por helpi vin pli klarrrrrre apreci ĉinajn antikvajn pentraĵojn!
Unue bv. Apreci la “Bildon de Sketado”
La pentraĵo estis farita en la dinastio Qing dum regado de Qianlong
Ĝi montras la scenon similan al malferma ceremonio de la olimpikoj
Ĉiuj personuloj montris elstarajn akrobataĵojn de sketado.
Ekzemple fari vuŝuajn movojn en sketado
Ludi muzikinstrumenton en sketado
En la bildo “Pilgrimado de Diversaj Landoj”
Mi trovis la kopian teknikon de la pentristo.
Kaj mi rimarkis ankaŭ multajn fremdlandanojn
El Kamboĝo, Tajlando, Rusio, ktp.
Kaj multajn amindajn animalojn.
Vidu tiun bildon de Lan Ying de dinastio Ming “Ruĝa Arboj sub Blanka Nubo”
Tre bela, ĉu ne?
Sed kiam mi uzis la lupeon mi trovis,
La vizaĝtrajtoj de la unika homo sur la bildo estas iommmm abstrakta
Ŝajnas ke la pentristo uzis unu jaron por la montojn kaj riverojn
Sed nur tri sekundojn por la homo?
Vidu tiun pentraĵon titolitan de dinastio Ming (Chen Hongshou)
Ĝi priskribas la senbridan vivon de tiama fama literaturisto Yang Shen en Yunnan-provinco
Li montris ebriecon portante florojn en sia hararo
kaj kantis kun junulinoj
Tiam Yang estis forsendita al tiu malproksima loko pro nefleksiĝo al la imperiestro
Kaj li restis en Yunnan je 30 jaroj
El la pentraĵo ni povas kvazaŭ senti lian solecon kaj tristecon.
En la konata pentraĵo de Zhao Mengfu “Bildo de Ĉevalbanado” de dinastio Ming
La homoj banis ĉevalojn en la somero
Kaj mi eĉ trovis, ke iu ĉevalo estis fekanta!