“Ĉar eblas, se ni volas, kompreneble!”—Intervjuo al Miguel Herberg

Alessandra Madella Publikigita: 2020-10-26 11:45:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Miguel Herberg estas la verkisto kaj reĝisoro de la animacia serio kun la provizora titolo “SAVU LA PLANEDON KUN KUNGFUA KUNIKLETO” aŭ simple “KUNGFUA KUNIKLETO”. Ĝi kombinas lian emon eduki la infanojn kun respekto al la medio, kiu baziĝas sur strikte scienca, poezia kaj kina informado. En tiu ĉi intervjuo kun Ĉina Radio Internacia li afable konsentis klarigi al ni la diversajn aspektojn de sia agado.

Alessandra Madella: Kiel vi alproksimiĝis al engaĝita dokumenta filmo?

Miguel Herberg: En la jaroj 1962-1964 mi estis laboranta en Holivudo kiel reĝisora helpanto en kino kaj mi sukcesis kontaktiĝi kun la movado de rasa kaj socia liberigo “Nigraj Panteroj”. Mi tiel faris multajn dokumentajn filmojn pri ilia lukto, kun kiu mi samopiniis. Kiam mi reiris al Parizo, kie mi loĝis kiel hispana ekzilito, mi realigis mian unuan filmon nomatan “IN VINO VERITAS” (En vino vero), denunciante la usonan imperiismon kaj la militon faritan en Vietnamio kun la subteno de la kristana eklezio. Estis tre superrealista kaj politika filmo, farita kun la hispana anarkiista pentristo Julián Pacheco, la aŭtoro de la grafitoj sur la muroj de la tombejo de Père-Lachaise en Parizo, kiu ankaŭ ludis rolon en la filmo mem. Ĝi estis multe pridiskutita pro sia politika enhavo. Multe pli poste, en la jaroj 1973, kun Renzo Rossellini ni kontaktiĝis kun kamaradino Angela Davis, kiu sin proponis por distribui mian filmon “VIETNAM 73” (Vietnamio 73) en Usono. Ni sendis al ŝi kopion en 35 milimetroj el Romo, sed la usona dogano (fakte, la Centra Informa Agentejo aŭ CIA) konfiskis ĝin kaj nur kelkaj kaŝitaj kopioj povis cirkuli en Usono.

Alessandra Madella: Kial je iu momento vi decidis vin dedici al animacia kino kaj precipe eklabori pri la “KUNGFUA KUNIKLETO” en Ĉinio?

Miguel Herberg: Iam mi estis en Tunizo por renkontiĝi kun la ĝenerala sekretario de la Komunisma Partio de Tunizo, por rememori niajn pasintajn agadojn kaŝe enkonduki propagandon kontraŭ la diktaturo en tiu lando. Ĵus tiam mi legis en ĵurnalo, ke pasis 50 jaroj de la morto de Rudyard Kipling kaj ke liaj aŭtorrajtoj iĝis publikaj. Mi tuj ekverkis filman adapton de “LA ĜANGALA LIBRO” por realigi ĝin en Kubo kun la partopreno de Antholy Quinn kiel ĉasisto kaj de mia filo Alexis, tiam 7-jara, kiel Mogli. Pro kelkaj malkonsentoj mi, tamen, cedis la rajtojn al itala-japana societo, kiu realigis tiun serion kiel animacion en Japanio. Ĝi ĝuis nekredeblan komercan sukceson. Pro kio en la tuta mondo oni petis min fari aliajn animaciajn seriojn. Tiel mi decidis realigi la serion de “SIMBA LA LEONA REĜO”, sed ĉi foje en Pjongjango en Nord-Koreio pro la kvalito de ĝiaj animatoroj kaj artistoj, kiu pli multe akordiĝis kun mia persona stilo, krom pro la deziro helpi la katastrofan ekonomian situacion kaj malsat-mizeron en la lando. Malgraŭ multaj teknikaj malfacilaĵoj ni sukcesis realigi tiun serion, kiu denove akiris komercan sukceson en la mondo. Ĝin sekvis serio pri “KRISTOFORO KOLUMBO”, realigita en Japanio, kun la kunlaboro de la Ŝtata Socio de Hispanio en la Kvina Jarcento de la malkovro de Ameriko. Venis poste iuj pli malgravaj serioj, kun la ekscepto de mia “GOJO”, pri la plej kritika pentristo de lia tempo kaj universa genio, aŭ de mia “LEONARDO DA VINĈI, LA GENIO DE LA ESTONTO”, pri lia adolesko, vivo kaj kreado ĝis lia morto. Tiuj du lastaj serioj, tamen, neniam aperis pro la kontraŭa intereso de la informa industrio. Finfine mi ekkreis la filmverkon de “SAVU LA PLANEDON KUN KUNGFA KUNIKLETO” en Dalian, en Ĉinio. Fakte, en Ĉinio jam tiam, unuafoje en la mondo, oni parolis pri savi la naturan medion. Mi persone konvinkiĝis, ke nur parolante rekte al la familia publiko mi povus fari ion pozitivan por savi la planedon, kiun ni estas malrapide detruantaj pere de senbrida konsumismo.

Alessandra Madella: Kiel naskiĝis la KUNGFUA KUNIKLETO?

Miguel Herberg: Mi neniam tiel multe ŝatis animacion kiel metodo ndisvastigi miajn politikajn kaj sociajn ideojn. Sed mi komprenis, ke la estonteco estas en la infanoj kaj tiu stilo de komunikado estas la plej taŭga por ili. Tiel mi komencis alternigi miajn strikte politikajn kaj sociajn filmojn kun animaciojn celantajn virgan publikon, kiel estas tiu de la plej malgrandaj. Mia KUNGFUA KUNIKLETO celis ilin kun la ideo kaj la espero, ke estos ili, kiuj ŝanĝos la mondon, kiun nia generacio estas detruanta. Ankaŭ la kantoj kaj la muzikoj enorme influas la disvastigon de la mesaĝoj, ĉar ili estas facile ripeteblaj. La futuro estos de ili kaj por ili.

Alessandra Madella: De kie venas via pasio por tiu ĉi projekto?

Miguel Herberg: PASIO estas diri malmulte, ĉar temas pri SOCIA DEVO. Mi konscias, ke oni devas savi la ekosistemon en tiu ĉi planedo. Nur parolante al la infanoj, pri kies futuro temas, ni povos savi ilian vivon kaj futuron. Kompreneble, ni devas kuntreni en tiun ĉi projekton ĉiujn oficialajn instancojn, kiuj konscias, ke ni portis nian planedon ĝis la limo ne plu vivebla fare de la estontaj generacioj. Pro tio mi antaŭ-bonvenigas tiujn eblajn kunlaboradojn, ĉar ankoraŭ eblas savi nian planeton de la malsato, de la socia malegaleco, por ke ĝi iĝu sen militoj, sen poluado. ĈAR EBLAS, se ni volas, kompreneble!

Alessandra Madella: Kiel vi kunigis la internacian teamon de homoj, kiuj laboras kun vi en tiu ĉi projekto?

Miguel Herberg: Je la komenco mi kap-batis kontraŭ muron. Krom en Ĉinio, neniu parolis pri la malrapida detruado de nia planedo. Nur CCTV, la ĉina nacia televido, interesiĝis pri la projekto, je la kondiĉo, ke estus ankaŭ eŭropa kun-produktado. Sed Eŭropo dormis. Entuziasmiĝis pri la projekto nur miaj geamikoj Max García, la sentema Ning Na, la granda hispana pentristino kaj luktantino Marisol Caldito, same kiel biologoj, fizikistoj, scientistoj je monda nivelo, kune kun ĉiuj teknikistoj, kiuj estis laborintaj kun mi en aliaj produktadoj. Tiel ni sukcesis realigi la unuajn modelojn en 3D kaj kvarmil pikseloj, la antaŭfilmon, la muzikojn, la fonojn, la tutan projekton pretan por esti realigata en 20 monatoj. Ni ankaŭ publikigis la unuan libron kun apo. Sed la oficialaj televidiloj daŭre ignoradis tiun ĉi gravan problemon.

Alessandra Madella: La Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) intencas klopodi prezenti la projekton de la KUNFUA KUNIKLETO al UN kaj al UNESKO. Kiel vi vidas eblan kunlaboron laŭ komuna intereso?

Miguel Herberg: Mia amiko kaj kun-produktanto Max García, kune kun liaj ESPERANTAJ geamikoj je internacia nivelo, donis al ni tiun ĉi ŝancon, ĉar niaj interesoj koincidas. Finfine formiĝis alianco inter homoj, kiuj celas la saman aferon: la komunikadon inter la popoloj de la mondo kaj la neceson solvi la problemon de la ekosistemo. UN kaj UNESKO luktas por solvi la samajn problemojn en nia planedo. Do, kial ni ne unuigu niajn komunajn strebojn en ununuran komunan strebon kaj realigu ĝin? ILEI havas en siaj manoj unikan ŝancon atingi tiun celon kaj mi estas feliĉega pro ĝiaj klopodoj por ĝin efektivigi.

Alessandra Madella: Por realigi universalan projekton kiel la KUNGFUA KUNIKLETO estas gravege alfronti multe da lingvoj kaj kulturoj, inkluzive de ESPERANTO. Kiel vi alfrontas tiun problemon? Mi scias, ke via avino estis pionirino de la informado en diversaj lingvoj.

Miguel Herberg: Ĉar vi menciis mian avinon Ludmilla Heller, en la jaroj ĉirkaŭ 1925 ŝi publikigis periodaĵon en kvin lingvoj en sia denaska Prago, ĉar ŝi firme kredis je la interkompreno inter popoloj. ESPERANTO havas la saman esperon, ke la popoloj de la mondo povos interkompreniĝi. Pro tio mi verkis apartan ĉapitron de la serio KUNGFUA KUNIKLETO pri la instruado kaj disvastigado de Esperanto por plibonigi internacian interkomprenon, ĉar ni ĉiuj suferas pro la manko de protektado de la ekosistemo.

Alessandra Madella: Kiel via laboro en la mondo de animacio estas paralela al via agado kiel verkisto kaj kina reĝisoro rilate al poezio aŭ al soci-politikaj problemoj de la antaŭ nelonga hispana historio?

Miguel Herberg: Mi, kvankam hispana, konsideras min mem internacia elemento kaj pro tio mi devige kaj plene engaĝiĝas en ĉiuj sociaj kaj politikaj problemoj de la mondo, ne nur en la hispanaj. Mi verkis librojn pri hispana faŝismo, mi filmis la problemojn de Vietnamio sub la usona agreso, la ŝtatrenverson en Ĉilio kaj la koncentrejojn de Pinochet, la problemojn de Mozambiko kaj Angolo, de Brazilo kaj de multe da aliaj partoj de la mondo. Sed mi estas ankaŭ interpretanta kinarte la poezion de la granda hispana poeto Justo Alejo. Nenio ekskludas la alian. Temas nur pri formo de komunikado: animacia kino estas ideala por infanoj, la kruda realo de la militoj aŭ de la revolucioj necesigas realisman filman dokumentadon, dum poezio bezonas surrealisman vidon. Sed, se mi konsideras mian literaturan verkadon kaj mian kinan laboron, ĉio finfine havas la saman kernon: LA FIRMA DECIDO LUKTI KONTRAŬ LA SOCIAJ MALJUSTECOJ EN LA MONDO.

Dividu