Trezoroj en Shennongjia Nacia Parko

Mirinda Publikigita: 2020-11-04 17:24:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Shennongjia estas la unua loko kun titoloj de protekta zono de homa kaj ekologia rondo de UNESKO, monda geologia parko, monda natura heredaĵo. Ĝi estas honore titolita la natura banko de speciaj generoj situanta ĉe 31° de norda latitudo. En la pasinteco senbrida hakfaligo rompis la ekologian medion. Nun dank’ al la plej serioza protekta modelo efektivigita de la lando, Shennongjia jam restarigis la ekologian medion kaj montras al la mondo pliajn verdajn miraklojn.

La Nacía Parko de Shennongjia en Hubei-provinco estas grava koncentrejo de ora simio, la unuanivela protektata sovaĝa animalo de la lando. La 20an de oktobro du familioj de orasimio en la parko kune serĉis manĝaĵojn. Kvankam en la loko estas aŭtuno, sed jam neĝis en la montregiono kaj por garantii la nutradon de oraj simioj en natura medio, protektantoj de la parko periode liveris manĝaĵojn en difinita loko.

Dividu