​Kiuj varoj eksponataj en Ĉina Internacia Importa Ekspozicio allogas vin?

Publikigita: 2020-11-05 20:45:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiom da mono vi elspezas kutime en “nigra vendredo”? Por vi estos tia bona ŝanco en la venontaj du tagoj, tio estas granda ofertado de eŭropaj varoj al 940 milionoj da ĉinaj retanoj.

Oficiala afiŝo por vendreda ofertado per rekta elsendo


Ĉi-foje diversaj favoraj faktoroj estas bone kunmetitaj: Konataj grogramestroj el Ĉina Komunikila Grupo kunlaboros kun plej influaj blogantoj kaj elektronik-komercaj ofertistoj. Ili ofertos varojn el Italio, Rusio, Francio, Hispanio kaj Germanio per saĝtelefonaj programoj kaj sociaj komunikiloj. Vere estos bona ŝanco por la aĉetantoj. Ekde novembro ĉiujare en Ĉinio estas sezono de rabato, kaj nun ĝi koincidas kun Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, kio ekscitas la aĉetemon de ĉinoj. Prognozu, kiom da eŭropaj varoj aĉetos ĉinaj retanoj en la venontaj tagoj?

Oficiala afiŝo por sabata ofertado per rekta elsendo

Ĉina Komunikila Grupo, kiel la plej influa amaskomunikilo en Ĉinio, la unua komencis interretan ofertadon per rekta elsendo kiel bonfaron por helpi ekonomian renormaliĝon post la kronvirusa pandemio.

Dividu