La Tago de la Mortintoj: Meksika tradicio

Aza Delgado Orduño Publikigita: 2020-11-06 17:13:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Altaro de mortinto, fotita de Janitzy Rueda.

Altaro de mortinto, fotita de Janitzy Rueda.

Meksiko heredis la aztekan tradicion, kvankam ĝi estis kombinita kun katolikaj festoj kaj celebroj de aliaj nacioj. Sed, la Tago de Mortintoj estas ne nur altaroj, ĉar la festo akcelas la tradician meksikan merkaton.

Kranietoj dolĉaj aŭ ornamaj, en neformala budo. fotita de Chiquete Rodríguez.

Kranietoj dolĉaj aŭ ornamaj, en neformala budo. fotita de Chiquete Rodríguez.

Homoj disdonas dolĉaĵojn al grupoj da infanoj, kiuj petas “kranieton”. La aztekoj kredis, ke ekzistas la mondo de mortintoj kiu estas nomata “Mictlán”. Ili konstruis la vojon plenan de oranĝaj floroj, la gardohundo, Xoloitzcuintle, kiuj akompanis la mortintojn transiri tiun ponton. La aztekoj ne timis morton, ĉar ili neniam mortis. Mitologio diras, ke familioj devas memori siajn forpasintajn familianojn, tiel ke ili daŭre vivas en Mictlán.

Altaro de mortinto, fotita de Damaris Guzmán.<br>

Altaro de mortinto, fotita de Damaris Guzmán.

La altaro konsistas el manĝaĵo kaj trinkaĵoj (biero aŭ akvo) por mortintoj (fruktoj kaj panoj). La pano aparte kuirita por la festo nomiĝas "Pano de Mortinto".

Pano de Mortinto, fotita de Janitzy Rueda.<br>

Pano de Mortinto, fotita de Janitzy Rueda.

La pano povas esti farita de la familio aŭ aĉetita. Iuj homoj manĝas ĝin kun varma ĉokolado en la malvarma novembro.

Pano de Mortinto, fotita de Janitzy Rueda.<br>

Pano de Mortinto, fotita de Janitzy Rueda.

Ili ankaŭ faras pupojn por knabinoj nomatajn "Catrinas". Jen la fotoj montras ekzemplojn de pupoj:

La “catrín” kaj la “catrina” estas du simbolaj personuloj de mortintoj. Homoj vestas kiel la mortintoj, kaj konkurencas por elekti la plej elegantan reprezentantaron. La viro nomiĝas “Catrín”, kaj la virino “Catrina”. Jen estas la ekzemplo:

La lasta konkurso temas pri poezio. Infanoj verkas poezion mokante la morton.

Morto venas ĉiam neatendite, do meksikanoj preferas ĝui la vivon.

Antaŭ ol morti, meksikanoj scias, ke iliaj parencoj ne malĝojos, ĉar la 1an de novembro ili (la mortintoj) vizitos ilin.

Dividu