​Karbonneŭtriga vojo de Ĉinio antaŭ 2060

Mirinda Publikigita: 2020-11-18 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiam Ĉinio anoncis realigi karbonneŭtrigon antaŭ 2060, multaj homoj opinias, ke tio estas grava afero en batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo de la mondo.

Ĉinio estas la due plej granda lando de karbondioksida ellaso kaj ĝia jara ellaso okupas 28% de tiu de la mondo. En 2019 la ellaso de Ĉinio superis la sumon de Usono, Eŭropo kaj Japanio. Kvankam la pohoma ellaso de Ĉinio okupas malpli ol duonon de tiu de Usono, tamen la perspektivo de tutmonda batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo dependas de agado de Ĉinio.

Ĉu Ĉinio povas realigi la grandan celon?

Tio estas malfacila tasko.

Estas nenegeble, ke Ĉinio akiris gravajn progresojn en transformiĝo de malalta karbonellaso.

Nun Ĉinio grandskale uzas regenereblan energion.

Ĝis 2019 la kapabloj de fotovoltaa centralo kaj eolelektra centralo okupas trionon de la tutmonda sumo.

Ĉinio okupas la unuan lokon en nombro de konstruataj nukleaj centraloj

Ĉinio ankaŭ estas la plej granda lando en produktado kaj vendado de elektronikaj veturiloj kaj busoj.

Tamen ne estas tute optimisma la energiŝparado kaj ellaso-redukto en Ĉinio.

Brulaĵoj ellasantaj karbondioksidon okupas 85% de energio de Ĉinio.

Minkarbo okupas 60% de energiokonsumo de Ĉinio.

Sed la tutmonda averaĝa nivelo estas 30%.

Tio signifas, ke Ĉinio devas plue fortigi ellaso-redukton por realigi la celon de 2060.

Kiel?

Karbonellaso de Ĉinio venas el kvin industrioj: energio, fabrikado, trafiko kaj transporto, agrikulturo kaj konstruado.

Energio kaj fabrikado estas ĉefaj fontoj de karbonellaso.

En la estontaj dekoj da jaroj Ĉinio devas grandmezure multigi uzadon de regenerebla energio por ŝanĝi la nunan energio-strukturon.

Ankaŭ aliaj industrioj bezonas ŝanĝi la strukturon de energio-uzado.

Ekzemple en transportado, elektraj aŭtoj devas anstataŭi fuelajn veturilojn.

Samtempe scienco kaj teknologio devas ludi gravan rolon.

Altigi energi-efikon kaj redukti kaj eĉ elimini ellason de varmgasoj de ĉiuj fakoj per sciencteknikoj.

Ekzemple la teknologio pri karbonkapto kaj karbonrezervo estas alte atentata en industrioj de energio kaj fabrikado.

Por realigi la supremenciitajn transformiĝojn, la registaro devas efektivigi politikojn, kiuj stimulos individuojn kaj entreprenojn redukti karbonspurojn.

Samtempe la registaro investos por realigi la transformiĝon.

Laŭ kalkulo de konsulta kompanio de Boston, de la kuranta jaro ĝis 2050, Ĉinio bezonas 90 aŭ 100 duilionojn da juanoj (1,35 aŭ 1,5 duilionoj da usonaj dolaroj).

La vojo de Ĉinio por realigi karbonneŭtrigon antaŭ 2060 ne estas ĉiam glata.

Tamen la establo de la longperioda celo montras grandan decidemon de Ĉinio por antaŭenigi verdan transformiĝon. Kvankan ni bezonas 40 jarojn por realigi ĝin, tamen la klopodado jam komenciĝis ekde hodiaŭ.

Dividu