Vilaĝo Chutoushi eliris el malriĉeco

Selena Publikigita: 2020-12-01 15:50:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel la vilaĝo Chutoushi de Hebei-provinco de norda Ĉinio plibonigas la vivon de la vilaĝanoj? Maizo, tritiko, kaŝtano, aŭrikulario… tiuj tradiciaj agrikulturaj plantoj estas uzataj en alia maniero. Ili estas prilaborataj kiel delikataj produktoj. Pro tio, homoj de la vilaĝo Chutoushi estas liberigitaj de malriĉeco.

Maizo, tritiko, kaŝtano, aŭrikulario. Tiuj produktoj apartenas al sama marko — Chutoushi. Kio estas Chutoushi?

Chutoushi estas nomo de iu ordinara vilaĝo de Hebei-provinco de norda Ĉinio, kiu situas en la profundo de monto. Tieaj vilaĝanoj sin vivtenis nur per kultivado de maizo. Pro malfekunda tero kaj maloportuna trafiko, la lokanoj ne havis rimedojn por disvolvi la industrion de la plantaĵoj, por ne paroli pri vendado de agrikulturaj produktaĵoj.

Ni havas malbonan rikolton de maizo.

Averaĝa jara enspezo de la vilaĝanoj estas malpli ol 2000 juanoj, sub la nacia malriĉa nivelo.

En 2016, la ĉina Ŝtata Elektroenergia Korporacio komencis helpon al la vilaĝo liberiĝi el malriĉeco. Post tri jaroj, la vilaĝo ne nur eliris el mizero, sed ankaŭ formis tute novan industrion. Kiel ili faris?

Solvo kuŝas en agrikulturaj produktaĵoj. Fakuloj rimarkis post enketo, ke krom maizo, multaj aliaj plantoj estas taŭgaj ĉi tie en la vilaĝo. Sekve, post la replanado de la vilaĝa kulturebla grundo, kaŝtano, milio kaj sojfabo estis plantitaj en 55,2 hektaroj da agroj kaj 200 hektaroj da dezerta monto de la vilaĝo. La ĉina Ŝtata Elektroenergia Korporacio helpis konstrui vojon longan je 4,25 kilometroj, du pontojn kaj 3 fotovoltaajn elektrostaciojn, instali 165 lampojn kaj 7 transformatorojn, kiuj triobligis la elektroenergian provizadon. Cetere danke al la nova konstruita rezervejo kun akvopumpilo irigacianta la kampojn, produktkvanto de agrikulturaj plantoj stabile pliiĝas.

Nun en la vilaĝo troviĝas sufiĉe abundaj plantoj, nur se prilaboritaj, ili povas esti bone vendataj. Tial la vilaĝo kunlaboris kun entreprenoj de la urbo Qinhuangdao. Pli ol 40 specoj de produktoj en kvin kategorioj estas prilaboritaj kun la marko “Chutoushi” — la nomo de la vilaĝo. Tiuj produktoj estas ne nur enkondukitaj al pitoreskejaj specialaj butikoj de la urbo Qinhuangdao, sed ankaŭ vendataj sur retaj platformoj.

Tio, kion klientoj diras, estas valida. Enirinte en la merkaton, produktoj de Chutoushi estis vendataj je miliono kaj 190 miloj da juanoj dum tri monatoj.

Ĉiuj vilaĝanoj profitas de la industrio. Nun 173 vilaĝanoj eltiri sin el malriĉeco. Ilia averaĝa jara enspezo superas 8000 juanojn, kiu estas duoblo de tiu antaŭ kvar jaroj. Cetere parto de la profito estas asignata al la afero loke forigi povrecon, plibonigi infrastrukturon kaj plivastigi industria skalo.

Nun vilaĝanoj de Chutoushi havas grandan perspektivon pri la estonteco. Industria parko, malvarma konservejo por kaŝtano kaj prilaborejo estas en planado. Ili esperas, ke la marko Chutoushi iros al la tuta lando.

Dividu