Esperantista urbestro volas verdigi la municipon

Mirinda Publikigita: 2020-12-02 16:58:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

David Healy, esperantisto kaj membro de la Verda Partio, de duonjaro estas urbestro de Fingal, unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon. Li diras al Libera Folio, ke li bonvenigas sugestojn pri tio, kiel li povus helpi al la movado.

David Healy kun la urbestra ĉeno.

David Healy iĝis la urbestro de Fingal en la fino de junio. La urbestron elektis majoritato de la sep partioj, kiuj estas reprezentataj en la municipa konsilio post la elekto en 2019.

Al demandoj de Libera Folio Healy respondis en Esperanto. Li rakontas, ke li unue aŭdis pri Esperanto kiel infano, sed iĝis esperantisto pro la influo de Christopher Fettes. Fettes estas delegito de UEA por Irlando, fondinto de la Irlanda Verda Partio kaj onklo de Mark Fettes, la antaŭa prezidanto de UEA.

Healy renkontis Christopher Fettes dum vegetarana renkontiĝo, kiam li estis universitata studento, kaj Fettes konvinkis lin lerni la lingvon. Healy estis allogita al la lingvo pro la facileco kaj fleksebleco kaj priskribis la grandan plezuron, kiun li sentis kiam li unuafoje partoprenis internacian renkontiĝon. En Esperantujo li iam uzas la irlandan version de sia nomo, Daithí Ó hÉalaithe.

En 1991 li estis unuafoje elektita al la konsilio. Li estis reelektita en 2004, 2014 kaj 2019. Li kelkfoje estis kandidato al la nacia parlamento, kaj en februaro ĉi-jare li preskaŭ estis elektita.

Samtempe kun Healy, du aliaj konsilioj en Dublin elektis verdulojn kiel urbestrojn. Healy estas la porparolanto de la irlandaj verduloj pri klimatŝanĝo. Nuntempe la Verduloj estas en la nacia registaro, en koalicio kun du aliaj partioj.

La historia graflando de Dublin estas tiel granda, ke oni administre disigis ĝin je 4 municipoj, unu por la urbocentro kaj la aliaj por la ĉirkaŭaĵoj. Fingal estas unu el tiuj. Ĝi konsistas el kelkaj malgrandaj urboj kaj havas ĉirkaŭ 300 000 loĝantojn.

La municipa konsilio havas 40 membrojn el 7 partioj (kaj kelkaj membroj ne apartenas al ajna partio). La urbestro estas pli kiel kunsidestro de la konsilio ol prezidanto, klarigas Healy.

– Mi ne havas "ekzekutivan" povon, sed estras la laboron de la konsilianoj kundecidi la politikan pozicion de la konsilio, fari fundamentajn decidojn pri la organizo, ekz. pri buĝeto, teritoria planado, grandaj infrastrukturaĵoj, ktp., kaj superrigardas la taskoplenumadon de la ekzekutiva skipo de la konsilio.

Kompreneble, kiel verdulo Healy diras ke la medio estas lia plej grava prioritato.

– Nia laboro kiel loka konsilio devas respondi al la defio plej granda kiun alfrontas la homaro: klimatŝanĝo kaj la detruo de naturo ('vivdiverseco'). Mi laboras por meti tiun defion en la kernon de la politiko de la konsilio.

– Mi delonge laboras por plibonigi la kondiĉojn por piedirado kaj biciklado, kaj nun estas rapida progreso tiuflanke en Irlando ĝenerale kaj aparte en Fingal. Mi celas plej multe helpi la enradikigon de tiu ŝanĝo al infrastrukturo.

Li ne havas konkretan planon por antaŭenigi Esperanton per sia posteno, ĉar la konsilio ne rekte respondecas pri lingvoj, sed diras ke li ja ŝatus helpi la movadon, kaj ke li bonvenigas sugestojn kiel tion fari.

Robert Nielsen

Dividu