Ambasadoro: Ĉinio fariĝos motoro por liberiĝo de kronvirusa epidemio

Selena Publikigita: 2020-12-03 17:12:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 5a de decembro en la ĉina urbo Kunshan, okazos Novjara Vespero de Kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj (CEOEL). Reprezentantoj de ambasadorejoj de centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj en Ĉinio ĉeestos al la okazaĵo. Antaŭ sia vojaĝo al Kunshan, Tarik Bukvić, ambasadoro de Bosnio-Hercegovino en Ĉinio, estis intervjuita de la Ĉina Komunikila Grupo en Pekino.

Novjara vespero estas bona okazo por centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj por prezenti siajn kulturojn

Ambasadoro Tarik Bukvić laboris en Ĉinio malpli ol unu jaron. Por li estas la unua fojo sperti tian novjaran vesperon en Ĉinio. Li diris, ke tio estas la unua novjara vespero sub la kadro de kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj (CEOEL) kaj ankaŭ estas bona okazaĵo por prezenti kulturojn, historiojn kaj folklorojn de tiuj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, inkluzive de Bosnio-Hercegovino. Li esperas, ke la novjara vespero daŭros kaj fariĝos kutimo de la kunlabora kadro.

Ĉinio fariĝos movforto por helpi al aliaj ekonomioj liberiĝi de la epidemio

Tarik Bukvić diris, ke dum la batalo kontraŭ la nova kronviruso, Ĉinio dividis spertojn kun aliaj landoj. Danke al ĉinaj spertoj kaj medicina helpo, Bosnio-Hercegovino fariĝis pli aplomba en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Parolante pri postepidemia ekonomio, li diris, ke Ĉinio la unua sin liberigis de la epidemio kaj ĝia ekonomio jam revigliĝis. Li esperas, ke Ĉinio fariĝos movforto por helpi al aliaj ekonomioj liberiĝi de la epidemio.

Ĉinio akiris elstarajn atingojn en elimino de malriĉeco

Tarik Bukvić diris, ke ĉijare Ĉinio akiris decidan sukceson en elimino de malriĉeco kaj atingis ĉirilatan celon de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado pli frue je 10 jaroj ol la fiksita dato, kio estas laŭdinda elstara atingo. Laŭ li, ĉinaj paŝoj ne haltis, ĝi ne nur eliminis sian propran malriĉecon, sed ankaŭ proponis la iniciaton Zono kaj Vojo kaj kunlaboris kun landoj laŭlonge de la itineroj en multaj programoj. Pro investado en tiuj programoj, Ĉinio helpas al tiuj landoj disvolviĝi kaj nuligi malriĉecon, kio estas laŭdinda.

Interkonsento pri Investado inter Ĉinio kaj EU havas gravan signifon por Bosnio-Hercegovino

Antaŭ nelonge, La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estis subskribita, kio rezultigis la plej grandan liberkomercan regionon en la mondo. Tarik Bukvić diris, ke la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kreas plej grandan ekonomian blokon, kiu okupas ĉirkaŭ 30% de la tutmonda malneta enlanda produkto. Kiel ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, tio estas grandega venko de multflankismo kaj libera komerco.

Li aldonis, ke la Interkonsento pri Investado inter Ĉinio kaj EU, kiu restas en intertraktado, havas gravan signifon por Bosnio-Hercegovino. Kvankam la lando ankoraŭ ne aliĝis al la EU, tamen tio estas prioritato de lia lando. Bosnio-Hercegovino estas en la procezo de eŭropa integriĝo kaj laboras tiucele.

Ĉinio helpas al centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj vendi produktojn

Tarik Bukvić opinias, ke en la lastaj jaroj, komerca kunlaboro inter Bosnio-Hercegovino kaj Ĉinio progresis. Kvankam ekonomia kaj komerca kunlaboro de la du flankoj portempe haltis pro la kronvirusa epidemio, tamen laŭ la ĝenerala stato, la komerco inter Ĉinio kaj Bosnio-Hercegovino kaj tiu inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj kreskas ĉiujare.

Li diris, ke agrikulturo estas ŝlosila kampo de la duflanka kunlaboro ĉijare. “Produktoj de Bosnio-Hercegovino estas montritaj en multaj okazaĵoj organizitaj de ĉinaj urboj. Ĉinio volas rekomendi niajn varojn por malpliigi sian favoran saldon en komerco kun ni.”

Dividu