Vilaĝo Caka eliris el malriĉeco

Selena Publikigita: 2020-12-09 17:09:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sallago Caka, situanta en nordokcidenta Ĉinio, estas konata kiel “spegulo de la ĉielo”. Ĝi estas pitoreskejo, kiu allogas grandnombrajn turistojn. Tamen ĉu vi povas imagi, ke tieaj homoj vivis en mizero antaŭ kelkaj jaroj?

La vilaĝo Caka ricevis la saman nomon pro la najbara sallago, kiu sin trovas en la gubernio Ulan, Haixi-a Mongola kaj Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco. Kvankam la sallago estas bela, tamen lokanoj suferis de la malfekundeco de la tero kaj de ties saliĝo.

En 2015, troviĝis 75 malriĉaj familioj, nome unu triono de la tuta vilaĝo. Fraŭlinoj de aliaj vilaĝoj eĉ ne volis edziniĝi al fraŭloj de Caka. Pasis kelkaj jaroj, averaĝa jara enspezo de la vilaĝanoj superas 16 000 juanojn, kaj Caka la unua iĝas riĉa meze de vilaĝoj najbaraj al la sallago. Kio estas ilia ŝlosilo por la sukceso?

Antaŭ dek jaroj memstiranta turismo estis populara en Ĉinio. La vilaĝo Caka fariĝis plej bona ripozejo por turistoj pro ĝia proksimeco al la sallago. Tamen tiam infrastrukturo estis malbona, kio donis malbonan travivaĵon al turistoj.

Ekde 2015, la loka registaro plibonigis infrastrukturon, konstruis 235 domojn, sternis vojon kun 75,600 kvadrataj metroj kaj instalis 243 sunenergiajn stratajn lampojn. Bona kondiĉo venigas pli da turistoj, tamen novaj problemoj aperis: domoj estas nesufiĉaj, kaj servo ne konformas al la postulo de turistoj.

Wen Qing, vilaĝano: nia domo estas samtempe mendita de malsamaj homoj.

La loka registaro, kolektante ĉiujn utilajn ideojn, starigis surretan platformon de turisma servo kaj tiel pli ol 50% de familiaj hoteloj povas esti surrete menditaj kaj pagitaj. Tio faciligas mendadon de turistoj kaj racie distribuas hotelajn riĉfontojn kaj laborfortojn.

Lokaj altebenaĵaj specialaĵoj, kiaj licioj, krizantemoj kaj kenopodiaj plantoj estas forte rekomendataj pro turismo ĉe la sallago. Manĝante mineralriĉan herbon, ŝafoj de Caka estas vaste konataj de turistoj pro ilia delikata viando. Por plivastigi la merkaton, interretaj vend-kanaloj estis establitaj por helpi ilian surretan vendadon.

Nun infrastrukturo de la vilaĝo Caka estas plibonigita. Kun 197 familiaj hoteloj kaj 396 trejnitaj vilaĝanoj, Caka kapablas akcepti pli ol 3000 turistojn en ĉiu tago dum vigla sezono.

Wang Qingmei, vilaĝano: Kiam vi atingos?

La vilaĝo Caka eliris el malriĉeco en 2018 kun averaĝa jara enspezo dekobla ol tiu antaŭ dek jaroj. “Spegulo de la ĉielo” prilumas la vojon de vilaĝanoj, kondukantan al riĉo. En puraj kaj ordaj familiaj hoteloj, caka-anoj akceptas gastojn kun fervoro kaj ĝuas sian feliĉan vivon per diligenta laborado.

Dividu