Rakonto de paŝtisto Dundo

Publikigita: 2020-12-14 11:39:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La vilaĝo Kouqiu, sur la steparo de Qiangtang, norda Tibeto altas pli ol 5 000 metroj. Lokaj paŝtistoj vivitenis sin laŭ la kondiĉoj de generacio al generacio. La vorto Kouqiu signifas “kolekti monojn” en la tibeta lingvo. Tamen la aktualeco estas tute malsama al la ideografio. La natura medio estas ekstreme peniga kaj arboj preskaŭ tute ne kreskas kaŭze de alta altituto, glacia vetero kaj manko de oksigeno.

36jara Dundo denaske loĝis en la vilaĝo. Li komencis fari negocon kun la patro en Lasao kaj aliaj lokoj ekde la 17a jaraĝo. Ili vendis viandon de bovoj kaj ŝafoj, ŝafharon kaj laktaĵojn produktitajn de la familio kaj faris maldetaladon de vivnecesaĵoj en Lasao por vendi ĝin en la vilaĝo. Dank’ al diligenteco kaj saĝeco, la vivo de Dundo pliboniĝis kaj li trovis, ke kompare kun rapida disvolviĝo de Lasao, la vilaĝo Kouqiu preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Pli kaj pli multaj vilaĝanoj forlasis la vilaĝon al pli grandaj urboj. Tiam Dundo pensis pri reveno al la vilaĝo.

La vilaĝo Kouqiu trovi en la kerna parto de la natura protekta regiono de Namsto kun alta altituto, malica klimato kaj malforta ekologia medio. La vilaĝo havas tri naturajn vilaĝetojn kaj 140 familiojn kun 610 loĝantoj. Ĉiuj naturaj vilaĝetoj disiĝis malproksime kaj neniu ŝoseo ligis tiujn vilaĝetojn. Multaj junuloj ne volas reveni al la vilaĝo pro peniga vivo. Dundo konigis:

“Nun la geknaboj iras al lernejoj kaj ne volas sin dediĉi al paŝtado. La gejunuloj laboras en urboj kaj ne povas vivteni la maljunajn gepatrojn. Malpliiĝis la nombro de paŝtistoj en la vilaĝo. Mi volas reveni por heredi la paŝtadon kaj transformi la tradician bredan formon.”

En 2016 kun scioj lernintaj el grandaj urboj, Dundo adiaŭis Lasaon kaj revenis al la vilaĝo. Li gvidis la vilaĝanojn establi la kunlaboran agentejon pri malriĉeco-redukto kaj planis investi per kredito du milionojn da juanoj por bredi poefagojn. Konigite pri tiu plano, la loka registaro donis al ili kapitalan subtenon kaj proponis, ke ili importos poefagon de Pagri rekomendita de la agrikultura scienca akademio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Dundo diris ke kompare kun la loka poefago, la poefago de Pagri havas avantaĝojn de alta produkto de lakto kaj ĉiujara nasko de idoj.

Februare de 2017, la kunlabora agentejo de malriĉeco-redukto oficiale foondiĝis kaj Dundo servis kiel ĉefdirektoro. Tiujare la agentejo aĉetis 340 poefagojn de Pagri kaj la vilaĝanoj kune aĉetis 303. Tiuj 643 poefagoj estis kultivataj kaj vendataj kolektive. Ĝis la jarfino plimultiĝis 74 poefagetoj en la kunlabora agentejo. En 2018 la totala enspezo de la agentejo kalkuliĝis al 580 mil juanoj (80 mil usonaj dolaroj) la totala salajro de dungitoj estas 380 mil juanoj (55 mil usonaj dolaroj). En 2019 krom 400 mil juanoj (58 mil usonaj dolaroj) de salajro, la vilaĝo gajnis 110 mil juanojn (15 mil usonajn dolarojn) de profito.

En la paŝtejo de Tibeto, sen poefago signifas malriĉecon. Nun la malriĉuloj sen poefagoj trovis laborpostenojn en la kunlabora agentejo. Ili sin dediĉas al paŝtado, lakto-produktado, farado de laktaĵoj kaj vendado. Ĉiuj sin okupiĝas en lertaj aferoj. Kun la fiksita salajro la vivo de tiuj malriĉaj vilaĝanoj pliboniĝas tago post tage.

Dividu