Vilaĝo Chaxiang eliris el malriĉeco

Selena Publikigita: 2020-12-15 16:48:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vidu tiun ĉi specialan frukton. Ĝi havas dornojn ĉirkaŭ si kaj acerban guston. Tamen ĝi estas riĉa je vitamino C, dekobla ol tiu de oranĝo. Tio estas frukto de iu pirarbo el la vilaĝo Chaxiang de sudokcidenta Ĉinio.

Vermiĉeloj kaj ovoj, kiu volas aĉeti!

Chaxiang estas ordinara vilaĝo, kiu situas en la gubernio Longli, Qiannan boŭje-a kaj Mjaŭa Aŭtonoma Subprovinco de Guizhou-provinco. Pro dezertiĝo de grundo kaj ofta pluvo dum la tuta jaro, ne eblas por lokanoj kultivi komercajn plantojn, ili sin vivtenis nur per plantado de maizo kaj hakado de arboj kun averaĝa jara enspezo je malpli ol 400 juanoj. Tamen iu planto estis pruvite taŭga por tia kruda vetero kaj grundo --- pirarbo, el kiu fruktas dornaj piroj. Post enketo, oni trovis, ke la radika sistemo de la pirarboj efike preventas forfluon de akvo kaj grundo en la dezertiĝa areo. Krom malalta kosto de plantado, la arboj havas avantaĝon de mallonga kreska periodo; de semado ĝis rikoltado ili bezonas nur du jarojn. Tial la plantado de pirarboj estas plej bona industrio por la vilaĝo Chaxiang.

En la komenco de la kuranta jarcento, la areo de la vilaĝo Chaxiang estis konfirmita de la aŭtoritato de la subprovinco Qiannan kiel ĉefa plantejo de la pirarboj. Vilaĝanoj estis kuraĝigitaj por kultivi tian planton. Kelkaj jaroj pasis, dezerta tero kun la areo de 1400 hektaroj estis transformita al ĝardenoj de la pirarboj kun jara produktkvanto de 1500 tunoj da dornaj piroj. Ekologia medio boniĝas, dezerta monto fariĝas verda kampo, kaj tamen venas al vilaĝanoj nova ĉagreno: Kiel lasi tiujn malgrandajn dornajn pirojn produkti ekonomiajn rezultojn?

La dornaj piroj havas altan nutran kaj medicinan valoron, tamen estas malfacile konservataj pro mallonga pluka sezono. La loka registaro alvokis entreprenojn kolekti la fruktojn kaj fari simplan prilaboradon antaŭ ilia eniro en la merkaton. Tamen respondo de la merkato estis malkontenta. En 2018, Kantona Farmacia Korporacio, kiel specifa entrepreno subtenanta la industrion, helpis prilabori kunmetitan fruktosukon, kiu estis varme bonvenigata de la merkato. En 2019, estis venditaj milionoj da skatoloj kun produktovaloro de 60 milionoj da juanoj. Sukceso de la fruktosuko donis esperon al pli multaj entreprenoj. La loka registaro, do profitante de la bona situacio, pluapaŝe altiris al si investon por disvolvi profundan prilaboradon de la dornaj piroj. Diversaj specoj de produktoj estis prilaboritaj, ekzemple naturaj sukoj, konfititaj fruktoj, sekigitaj fruktoj kaj vinoj el tiaj piroj. Tiel la lokaj fruktoj eliris el la montoj. Markoj de “Longli-aj Dornaj Piroj” kaj “Longli-aj Sekigitaj Dornpiroj” estas protektataj per nacia geografia indiko. La gubernio Longli estis honorita kiel “Gubernio de Dornaj Piroj en Ĉinio”.

Nun multaj vilaĝanoj fariĝas ĉirilataj fakuloj. Averaĝa areo de plantado estas 2 hektaroj por ĉiu familio. Vendsumo de freŝaj fruktoj de la vilaĝo en 2019 superis 6 milionojn da juanoj, rezultigante retiriĝon de 42 malriĉaj familioj el mizero. Ilia averaĝa jara enspezo atingas 14 600 juanojn.

La malgrandaj dornaj piroj ŝajnas strangaj, ili verdigas la dezertejon kaj kondukas la vilaĝanojn al la vivo pli kaj pli bela.

Kiel dolĉa estas la vivo, kaj mi estas tre feliĉa!

Dividu