Meksika gastronomio

Aza Delgado Orduño Publikigita: 2021-01-01 11:32:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La antaŭa artikolo "Meksiko Nekonata" enkondukis al vi la plurkoloran meksikan kulturon. Ĉi-foje, ni parolas pri: Malgranda pruvo de la tradicio, kiu donas guston al meksika manĝo.

Matenmanĝo, tradicia meksika pano kun varma ĉokolado (populara en malvarmaj lokoj). Fotita de Jorge Abarca.

Matenmanĝo, tradicia meksika pano kun varma ĉokolado (populara en malvarmaj lokoj). Fotita de Jorge Abarca.

Kiel ni menciis en la antaŭa artikolo, en la malgranda teritorio de Meksiko, oni povas trovi multajn manĝaĵojn kun regionaj karakterizoj. En la nordo, homoj konsumas malpli spikan kapsiketon ol en la sudo, kaj tio estis kaŭzita de malsama disvolviĝa nivelo. Kun pli prosperoa ekonomio en la nordo, la homoj preferas manĝaĵojn pli prilaboritajn, kompare kun la sudo. Ankaŭ en la marbordaj regionoj estas stufaĵoj kun marmanĝaĵoj, dum en la pitoreskaj lokoj ili konsumas ĉion, de legomoj ĝis insektoj.

Fiŝo kun legomoj, ofta en turismaj marbordaj regionoj; fotita de Damaris Acevedo Flores.

Fiŝo kun legomoj, ofta en turismaj marbordaj regionoj; fotita de Damaris Acevedo Flores.

Meksika manĝaĵo eniris la kuirejojn de multaj landoj kaj nutris milionojn de homoj sur aliaj kontinentoj, eble nun vi manĝas ian version de meksika manĝaĵo.

“Mole”, ĝi estas alia el la multaj plej konataj manĝaĵoj de Meksiko en la mondo; fotita de Gisselle Martínez.

“Mole”, ĝi estas alia el la multaj plej konataj manĝaĵoj de Meksiko en la mondo; fotita de Gisselle Martínez.

Plej multaj meksikaj manĝaĵoj baziĝas sur maizo, ĉar ĝi estas ĉefa manĝaĵo de la aztekoj kun longa historio. La aztekoj konsumis multajn sanajn nutraĵojn, ili disvastigis la medicinon per plantoj, tio similas al la tradicia medicino de Ĉinio.

Tapeta bifsteko; fotita de Kenia Martínez.

Tapeta bifsteko; fotita de Kenia Martínez.


Dividu