La graveco de biodiverseco por preventi la disvastiĝon de patogenaj virusoj

Alessandra Madella Publikigita: 2021-01-06 07:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Carlo Modonesi, italo, estas scienca komitatano de la Internacia Societo de Kuracistoj por la Medio (angle, International Society of Doctors for the Environment, ISDE). En decembro 2020 li publikigis eseon kun la titolo “The environmental roots of zoonotic diseases: from SARS-CoV-2 to cancer viruses. A review” (La mediaj radikoj de bestdevenaj malsanoj: el SARS-CoV-2 al kancervirusoj. Ĝenerala pridiskutado) en la ĵurnalo Visions for Sustainability (Vizioj por daŭripoveco). (kunligo: https://www.ojs.unito.it/index.php/visions/article/view/5319) En tiu ĉi intervjuo Profesoro Modonesi afable konsentis respondi al la demandoj de Ĉina Radio Internacia pri la rilato inter la perdo de biodiverseco kaj la disvastiĝo de virusoj.

CM: Carlo Modonesi

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi povas diri al ni, kio vekis vian intereson pri biologio?

CM: Biologio estas scienco, kiu fascinas multajn homojn jam de la juna aĝo kaj mi pensas, ke la kialo estas tre simpla. Ĉiuj infanoj estas fascinitaj fare de la ĉirkaŭaj objektoj, sed kiam ili unuafoje renkontas hundon, katon aŭ muson, se ili ne estas timigitaj, ili estas speciale allogitaj, kiel en neniu alia cirkonstanco. La unua donaco ricevita de multaj infanoj estas pluŝa urso aŭ alia pupa felbesto. Tio plej verŝajne rilatas al fascino, kiun la naturo havas en la mensoj de infanoj. Kiam infanoj kreskas, ili ofte evoluigas iom kruele ludeman inklinon, pro kio ili torturas formikojn, muŝojn, lacertojn kaj aliajn malgrandajn estaĵojn. Sed persone mi ĉiam pensis, ke tiu sadisma tendenco kaŝas fruan formon de "scienca esplorado" de la viva mondo. Kiam tiuj spertoj lasas mnemonikan spuron en la vivo de la infanoj, tiam povas okazi, ke ili influas la lernejajn kapablojn kaj la elektojn de universitata edukado, eble senkonscie.

Mi certas, ke mia infanaĝo travivis similajn spertojn, favorante miajn preferojn kaj interesojn en la sciencoj de la vivo. Kiel ekologiisto pruntedonita al biomedicina kaj sana esplorado, mi havas fortan scivolemon pri ĉiuj formoj de vivo, kiu komence maturiĝis per la studo de mamulaj kondutoj, sed kiu kun la tempo disvastiĝis al aliaj estaĵoj, inkluzive mikroskopaj.

AM: Kiel la malpliigo de biodiverseco povas favori la disvastiĝon de virusoj kaj aliaj patogenoj?

CM: Ĉi tiu demando ankoraŭ ne povas havi klaran kaj definitivan respondon, ĉar ni scias tre malmulte pri la dinamiko, sur kiu baziĝas tiuj fenomenoj, kaj pri la spacaj kaj tempaj skaloj, en kiuj ili disvolviĝas. Aliflanke, estas sufiĉe bone pruvite, ke perturbo de la natura vivmedio kuntrenas strukturajn kaj funkciajn ŝanĝojn de biodiverseco. Oni scias, ekzemple, ke tiaj ŝanĝoj kaŭzas la nombran malmultiĝon de iuj organismoj kaj, samtempe, la demografian kreskon de aliaj. Tial neeviteble ŝanĝiĝas ne nur la rilatoj ekzistantaj inter la organismaro okupanta la saman lokon en media sistemo kaj ĝiaj kemiaj kaj fizikaj ecoj, sed ankaŭ la rilatoj inter malsamaj organismoj ene de la organismaro ŝanĝiĝas. Ni prenu la kazon de iu viruso kaj de iuj bestaj specioj, ekzemple de evolue similaj ronĝuloj, kiuj lernis vivi en simbiozo senprobleme. Ilia kunekzista rilato garantias al la parazito kaj al la gastiganto bonan biologian ekvilibron. Sed ni supozu, ke en certa momento la nombro de ronĝuloj (t.e. la tiel nomataj "rezervujaj specioj") ekmalpliiĝas pro ĝena faktoro, ekzemple la alveno de nova raba specio, kiu tre efike kaptas ronĝulojn, aŭ pro la toksaj efikoj de ronĝo-mortiga substanco disvastigita fare de la homo. Tiel, ne plu trovante sufiĉan nombron da individuoj de la rezervujaj specioj por reproduktiĝi, la viruso povus trovi pli oportune infekti aliajn bestajn speciojn, kiuj neniam antaŭe havis kontakton kun ĝi, aŭ eĉ homojn. La situacio ĉi-kaze estus kritika por la viruso, kiu riskus malaperi, ĉar tre probable la aliaj specioj de la biologia komunumo ne havus la saman "gastigan kompetentecon" de la origina rezervujo-specio. Praktike, sen aliaj bestaj gastigantoj disponeblaj por esti infektataj, tiu viruso neeviteble malaperus.

El ĉi tiu simpla, tute inventita ekzemplo facile kompreneblas, ke je la sama nombro de rezervujaj specioj, medio kun alta nivelo de besta biodiverseco havas multe pli malaltan probablecon disvastigi patogenajn virusojn ol medio kun modesta nivelo de biodiverseco. En tenikaj terminoj, oni diras, ke ekzistas inversa korelacio inter biodiverseco kaj la probablo disvastigi patogenojn.

AM: Via eseo parolas pri la kamparana praktiko de zooprofilakto. Pri kio temas?

CM: Zooprofilakto estas la kutimo de multaj kamparaj kulturoj uzi malsovaĝajn bestojn, ne tiel afekteblajn fare de bestdevenaj malsanoj, por protekti homajn populaciojn. La malsovaĝaj bestoj estas poziciitaj en la areoj ĉirkaŭ homaj loĝejoj, por deturni la atenton de transportaj specioj aŭ rezervujaj specioj, kiuj povas transdoni patogenojn al homoj. La praktiko celas redukti la probablon de kontakto inter tiuj specioj kaj homoj potenciale elmetitaj al patogenoj.

AM: Kiel oni povus denove implementi formojn de zooprofilakto? Ĉu ili eblus nur en kamparo aŭ ankaŭ en urboj?

CM: Hodiaŭ multe pli efikaj metodoj haveblas kaj oni koncentriĝas pri media antaŭzorgo, kiu baziĝas sur la daŭripova uzo de tero kaj naturaj rimedoj. Por malhelpi la aperon de novaj infektaj malsanoj necesas rekrei la kondiĉojn por favori la revenon de biodiverseco en difektitaj medioj kaj garantii la konservadon de rimedoj en tiuj, kiuj konservis sian naturecon. Oni atingas tion reduktante la premon de ekonomiaj kaj produktaj agadoj sur la ekosistemoj kaj restarigante iliajn funkciojn. Ekzemple, en areoj de ekologia agrikulturo oni uzas heĝojn, plant-vicojn kaj administradon de teroj, kiu lasas spacon al ekologiaj koridoroj kaj al la restarigo de naturaj areoj. Se la homara premado sur la medio reduktiĝas, la naturo spontanee reakiras siajn spacojn kaj tempojn sen bezono de specialaj homaj intervenoj, kiel ni povis sperti dum la deviga hejm-restada periodo pro la kronviruso pasintan printempon. La naturo ne bezonas homon por scii, kion fari... estas homo, kiu bezonas la naturon.

AM: Kian rilaton vi vidas inter malpliiĝo de biodiverseco kaj ekonomia disvolviĝo? Kiel eblus ekonomia disvolviĝo pli respektema de ekosistemoj?

CM: La receptoj povas esti tiel diversaj kiel estas la mondo, do ne ekzistas ununura magia formulo. Certe ni devas rapide moviĝi, kiel memorigas al ni la protestoj de junuloj, kiuj postulas pli da atento al la klimata /media problemo. Ĉefe ni devas eltiri el niaj mensoj la ideon, ke media kaj socia daŭripovo povas esti atingita sen rezignoj aŭ konservante la nunajn procentojn de ekologia detruo, la gigantan konsumon de materio kaj energio kaj la kolosan produktadon de ruboj kaj toksaĵoj. La sola maniero atingi veran daŭripovon baziĝas sur la kapablo bremsi la kuron de ekonomia kresko, kiu produktas rabajn drivojn kaj la senbridan merkatigon de ĉio.

AM: Kiel oni praktike alfrontas tiun ĉi temon en Italio?

CM: La pripensado en Italio estas tre progresinta kaj, kiel en multaj aliaj landoj, baziĝas sur la principo pruntita de termodinamika fiziko, ke en limigita planedo ne povas esti senbrida kreska procezo, kiu implicas la senliman transformadon de materio kaj energio. Termodinamiko estas la scienco, kiu plej grave kontribuis al la disvolviĝo de ekologia kaj daŭripova pensado. Male, la modelo de disvolviĝo naskita de la novliberala mondvizio ŝajnas tute neracia. Temas pri perspektivo, kiu ĉiam zorge forigis la konscion pri la "ĝusta mezuro" --- tio estas, la limeco de la Tero --- tiel iĝante vera ideologio de fiasko. Ĉiu homo en la okcidenta mondo hodiaŭ havas multege pli da posedaĵoj ol la homoj de antaŭ cent jaroj aŭ de aliaj regionoj de la terglobo. Ofte temas pri superfluaj havaĵoj, kiuj estas prenitaj rekte aŭ nerekte de la naturo kaj kies uzo kaj dispono profunde difektas la teran ekologion, kun konataj konsekvencoj sur la kvalito de nia propra vivmedio. La homa emo plenigi emociajn aŭ interrilatajn malplenojn per uzado de senutilaj varoj kaj nenecesa konsumo estas eble la plej malbona "malsano" de ĉi tiu historia periodo. Kreskanta nombro da esploristoj kaj fakuloj el la tuta mondo forte alvokas kontraŭi tiun procezon de socia—eĉ pli ol media—degenero, antaŭenigante ŝanĝon en vivmanieroj. Papo Francisko plene trafis la problemon, priskribante ĝin per ekstreme koncizaj kaj efikaj vortoj: "Ni kreskis kredante nin rajtigitaj prirabi la Planedon. La media krizo estas antropologia krizo kaj estas ligita al la disvolva modelo. Oni devas forigi la strukturajn kaŭzojn de ekonomio, kiu ne respektas la homon ".

Dividu