Rakonto pri dekmil glitbobenoj

Mirinda Publikigita: 2021-01-13 15:59:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En vilaĝo Shuigoutou de Yunnan-provinco, Zheng Fenlan estas artistino de teksado. Ŝi lernis teksadon ekde la 8a jariĝo. En 2003 en la montregiono de Guizhou, ŝi hazarde renkontiĝis kun teksada artisto de buyi-etno. Antaŭ ol disiĝo, la maljunulo donacis al ŝi malnovan lignan glitbobenon, kiun ŝi uzis je 60 jaroj, dezirante, ke Zheng disvastigu la tradician teksan arton.

Ekde tiam, Zheng komencis la 20jaran vojaĝon serĉante glitbobenon. En la vilaĝo Shuigoutou de lisu-etna aŭtonoma subprovinco de Yunnan, kie Zheng plurfoje vizitis, ŝi konis la ĉarman tradician teksan arton de la lisu-etno kaj ankaŭ vidis penojn de heredado de la arto.

Poste ŝi gvidis la dezajnistan grupon en la vilaĝo je pli ol dek fojoj por helpi lokajn virinojn establi la kunlaboran agentejon de artefaritaĵoj. Ŝi alportis al tiuj virinoj, kiuj loĝas en malproksima montregiono, ankaŭ mendilon valoran je unu miliono da juanoj, helpate de la projekto de Alibaba kaj Ĉina Ruĝa Kruco.


En Nagqu de Tibeto, ŝi organizis trejnadon de teksado, en kiu partoprenis pli ol 100 virinoj el ĉirkaŭaj 43 vilaĝoj. En la pasintaj pli ol dek jaroj, Zheng Fenlan establis 10 vilaĝojn de tradicia arto kaj trejnis pli ol 2 000 kamparajn virinojn. Dume ŝi kolektis pli ol 10 000 glitbobenojn kaj ŝi planis establi la senpagan glitbobenan muzeon.

Dividu