La konkretaj revuloj(2)

Alessandra Madella Publikigita: 2021-01-27 10:14:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La konkretaj revuloj

AM: Kiam ekis la ĉina sekcio de Religioj por la Paco?

LDS: Ĝi ekis en la naŭdekaj jaroj. Ili venis delegacie en Italion kaj Eŭropon. Sekve itala delegacio de Religioj por la Paco estis invitita viziti la ĉinan asocion en 2015.

AM: Ĉu vi povas rakonti al ni la impresojn de via vizito al Ĉinio en 2015?

MAFH: Multe impresis min la granda progreso de Ĉinio kompare kun la okdekaj jaroj. En 1983 mi partoprenis en la kvara monda kongreso pri manĝaĵoj faritaj el maraj plantoj kaj algoj en Qingdao. Min frapis grandegaj standardoj, reprezentantaj viron kaj virinon kun en la mezo knabineto kun okulvitroj. La gvidilo klarigis al ni, ke temis pri projekto, en kiu la registaro multe kredis: komprenigi al la gepatroj, ke eĉ se knabino naskiĝis, ŝi devis esti akceptita. Precipe en la kamparo estis ankoraŭ forta la tradicia kulturo, por kiu oni volis nur filon. Ĉi tiu fakto multe frapis min, ĉar estas unu el la principoj de la bahaa kredo doni la samajn ŝancojn al knabinetoj ekde ilia frua aĝo, eĉ rilate al edukado.

‘Abdu’l-Bahá (1844-1921), filo de la fondinto de la bahaa kredo, en la 1920-aj jaroj parolis pri Ĉinio kiel eksterordinara lando kun grandega civilizo kaj granda estonteco. Mia dua vojaĝo al Ĉinio en 2015 kun la delegacio de Religioj por la Paco montris al mi, ke li estis tre profeta. Kompare kun la rapideco, kun kiu eŭropaj kaj usonaj urboj ŝanĝiĝis, Ĉinio faris imponan progreson. Ankaŭ laŭ la vidpunkto de religioj, budhismo, taoismo, islamo, katolikismo kaj protestantismo nun estas oficiale agnoskitaj. Mi vidas klarajn signojn de malfermo.

AM: Kio favoras la novan malfermon al religioj en Ĉinio?

LDS: La ĉinaj reprezentantoj en 2015 bonvenigis nin kun granda bonvolemo kaj intereso. Ni interŝanĝis ideojn, parolante tre sincere kaj kun reciproka respekto. Mi pensis, ke la diversaj religiaj tradicioj estas agnoskitaj ankaŭ laŭ sia reciproka agnosko. Kun sia ideo plani kaj doni al si longtempajn horizontojn, la ĉinoj petas al religioj, ke ili helpu reakiri humanismajn valorojn, en la senco de etiko kaj de paca kaj solidara kunvivado. La diversaj religiaj asocioj estas agnoskitaj kiel ĉinaj asocioj, kiel ekzemple en la kazo de la Katolika Asocio de Ĉinio.

HomePrev123MoreTotal 3 pagesNext

Dividu