La konkretaj revuloj(3)

Alessandra Madella Publikigita: 2021-01-27 10:14:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn



La konkretaj revuloj

AM: Kiel la kronviruso influis interreligian dialogon?

LDS: Ĉinoj antaŭenigis internacian kunvenon en la formo de reteja seminario komence de Oktobro ĝuste por trakti ĉi tiujn aferojn: kion religioj povas fari kune vidalvide al la epidemio? Mi estis invitita partopreni kun parolado, kune kun religiaj gvidantoj el Aŭstralio, Japanio kaj Usono. Ĉiuj volis fokusiĝi pri la kialoj de komuna agado kontraŭ la pandemio. Vidalvide al ĉi tiuj defioj, kiuj povas ripetiĝi tutmonde, ŝajnas al mi grave alvoki komunan internacian respondecon.

AM: De kie venas la intima ligo inter bahaismo kaj esperanto?

MAFH: Bahá'u'lláh (1817-1892), la fondinto de la bahaa kredo, diris, ke paco estos la nepra rezulto de la iompostioma unuiĝo de religioj, ĉiam respektante diversecon. Helplingvo, libere elektita de ĉiuj nacioj kaj instruata en elementaj lernejoj, helpus interkompreniĝon, protektante minoritatajn lingvojn. Lia filo 'Abdu'l-Bahá en 1913, dum vojaĝo al Edinburgo en Skotlando, deklaris, ke la Zamenhofa lingvo efektive povas multe helpi la pacon. Tial bahaanoj komencis studi esperanton, kiu jam estis instruata en lernejoj en Persio en la 1920-aj jaroj.

Martha Root (1872-1939), usona bahaa ĵurnalistino, kiu vojaĝis kvar fojojn tra la mondo, loĝis en Ĉinio kelkajn jarojn kaj devis forlasi Ŝanhajon pro japana bombado. Ŝi amis la ĉinojn kaj ankaŭ iomete lernis la ĉinan, sed ĉefe ŝi instruis esperanton. En Ĝenevo, dum esperanto-kongreso, ŝi renkontis Lidia Zamenhof, kiu frapis ŝin pro sia timemo. Granda amikeco tuj naskiĝis. Martha Root vizitis ŝin en Varsovio kaj Lidia Zamenhof akceptis la bahaan kredon.

Oni ofte diras al ni, ke ni estas utopiistoj, ĉar ni pensas, ke paco atingiĝos mondnivele, sen plu religiaj antaŭjuĝoj. Ni tri, esperantistoj, Religioj por la Paco kaj bahaaistoj, estas iom revemaj, sed ni venkos, ĉar ni rezistas malgraŭ la malfacilaĵoj.

AM: Kian kontribuon esperanto povas alporti al interreligia dialogo?

LDS: Se mi povas paroli kiel neesperantisto, "Ni estas revuloj" ne signifas esti ekster realeco, sed resti proksime al fundamentaj valoroj. Ni memoras la faman "Mi havas revon" de Martin Luther King. Ĝi estas io tre konkreta. Eĉ kiam la tago estas peza kaj malfacila, la revo povas daŭrigi la esperon, kvankam ni havos novajn defiojn. Fronte al tutmondiĝo bazita sur hegemonioj, konservi viva idealon bazitan sur komunikado pere de helplingvo ankoraŭ reprezentas valoron eĉ por neesperantistoj. Niaj ĉefaj valoroj baziĝas sur malfermo al transcendo kaj sur ne banala vizio de la vivo de homo. Sed vi ĉiam devas havi la kapablon aŭskulti kaj paroli la lingvon de la alia. esperanto memorigas nin pri ĉi tiu bezono ne absolutigi siajn proprajn lingvon kaj rakonton eĉ en metafora senco.

MAFH: La helplingvo ne devas esti la simpligita lingvo de interreto, sed ĝi devas esti spirita lingvo, per kiu ni povas verki poezion. Tial tre gravas por ni bahaanoj helpi esperantistojn favorigi interkompreniĝon.

HomePrev123Total 3 pages

Dividu