Tradicia festo kun nova enhavo

Mirinda Publikigita: 2021-02-10 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Fremdlandaj studentoj en Internacia Eduka Instituto de Teknologia Universitato de Taiyuan lernis papertranĉadon kaj kaligrafion por gustumi la tradician Printempan Feston de Ĉinio.


La 5an de februaro en la urbo Zhenjiang de Jiangsu-provinco, suda Ĉinio, fremdlandaj studentoj lernis la papertondadon kaj faris ĝjaŭzion kune kun lokaj loĝantoj por sperti la morojn kaj kulturon de Ĉinio.

Lastatempe Yin Lingling, popola artisto de papertondaĵo de la gubernio Cixian, Hebei-provinco, verkis preskaŭ cent papertranĉaĵojn en diversaj formoj de bovo, esprimante bondezirojn al la Jaro de Bovo laŭ la ĉina tradicio.

La ĉina-eŭropa trajno de Kazaĥstano atingis la stacion Xinzhu de la urbo Xi’an, Shaanxi-provinco. La trajno havas 49 vagonoj alportante farunon, oleon, mielon, dolĉaĵojn kaj aliajn produktojn por la ĉina tradicia festo Printempa Festo.

En la urbo Jinan, Shandong-provinco de norda Ĉinio, por bone preventi la epidemion, multaj homoj preferas pasigi la Printempan Feston en la labora urbo anstataŭ ol reveno al hejmloko. La trajno-stacio ne estas tiel okupata kiel la pasinta jaro.


Dividu