​Dorlotbesteta ekonomio estas rimarkinda en Printempa Festo

Mirinda Publikigita: 2021-02-24 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝis la 18a de februaro, la enspezo de biletoj de ĉinaj kinejoj dum la ferio de la Printempa Festo rompis 8 miliardojn da juanoj (1.3 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj kreis multajn mondajn rekordojn en filma merkato. En la 12a de februaro, la unua tago de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro, pli ol 34 milionoj ĉinoj spektis filmojn en kinejoj.

Samtempe de la 11a ĝis la 16a de februaro aperis nur unu nova kazo de kronvirusa malsano en 31 provincoj, municipoj kaj Xinjiang.

La Printempa Festo estas la plej grava tradicia festo de la ĉinoj. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Komerca Ministerio merkrede vespere, dum la Printempa Festo la venda sumo de ĉinaj gravaj detalistoj, restoracioj, manĝejoj kaj manĝaĵaj fabrikoj atingis preskaŭ 821 miliardojn da juanoj, pli multe je 28,7% kompare kun la lasta jaro. Pro tio oni havas kialon atendi, ke en la nova jaro konsumado daŭre donos viglan movforton al la ĉina ekonomio.


Multaj ĉinoj loĝas kaj laboras for de siaj gepatroj, kaj kutime antaŭ la ĉina novjaro ili vojaĝas al siaj hejmlokoj por pasigi feriojn kune kun siaj familianoj kaj parencoj. Sed ĉi-jare, pro la novkronvirusa epidemio, la ĉina registaro alvokis loĝantojn nuligi nenecesajn vojaĝojn dum ferioj de la Printempa Festo kaj pasigi feriojn surloke.

Laŭ la donitaĵoj, la nombro de pasaĝeroj per trajno kaj aviadilo multe malpliiĝis. Laŭ unua enketo, ĉinoj, kiuj ĉi-jare pasigas feriojn de la Printempa Festo surloke en la 36 grandaj kaj mezgrandaj urboj, estas pli multaj je 48 milionoj ol antaŭe.


Estas interese, ke ĉijare la dorlotbesteta ekonomio estas rimarkinda en la konsuma merkato de la Printempa Festo. En la surreta platformo Tmall la vendado de dorlotbestetaj necesaĵoj kreskis pli ol 100%. La loĝantoj de Ŝanhajo pagis pli multe por manĝaĵoj de dorlotbestetoj.

Kvankam homoj nuligis nenecesajn vojaĝojn dum ferioj de la Printempa Festo, la koroj estas pli proksimaj. Tio povos transformiĝi en forton por antaŭenpuŝo de la disvolvo de Ĉinio kaj kreado de la pli bona estonteco.



Dividu