Liberigu maljunulojn je diĝita abismo

Mirinda Publikigita: 2021-03-15 10:53:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la jarsesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, deputitoj proponis Senigi maljunulojn je diĝita abismo

. Garantii senobstaklan vivon de malsamaj rondoj estas grava vivtena demando de la tuta socio. Jia Yu, deputito de la NPK kaj estro de Zhejiang-a Popola Prokurorejo diris, ke estas neignorebla la protekto de rajtoj de maljunuloj en la diĝita epoko. Laŭ la deputito, la prokurorejoj jam antaŭenigis konstruadon de senobstaklaj instalaĵoj en publikaj lokoj kaj komencis trakti publikbonan proceson pri senobstakla vivo de maljunuloj. “La cifero estas malvarma, sed la ciferecigo estas varma.”


La 6an de novembro, 2020, en la urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco, 67jara avino Wang Xianmei sin okupiĝas pri societaj aktivadoj kaj la surreta butiko de sia filo. Dum konsuma festivalo de interreta komerco en la 11 de novembro, ŝi aparte alvokis siajn samaĝajn amikinojn por fari rektelsendon kaj enpakigi produktojn.

La 11an de aprilo, 2017, en maljunulejo de Fuzhou, volontuloj instruis al maljunuloj uzi inteligentan poŝtelefonon.

La 9an de marto, 2021, laboranto faris registron de 60-jaruloj kaj pliaĝuloj de la loĝkvartalo Hupan Xincheng en urbeto Dayang en Hefei.

La 3an de aŭgusto, 2019, en la urbo Xuancheng, Anhui-provinco de meza Ĉinio, s-ino Cui Yun instruis al la vilaĝano(j?) surretan aĉeton. En tiu malproksima montregiono, dank’ al interreta komerco, la ekspedejo estis plena de produktoj aĉetitaj de la vilaĝanoj. En pasintaj dek jaroj, la interreta komerco ŝanĝis la vivon de kamparanoj.

La 21an de novembro, 2018, en la urbo Hangzhou, Zhejiang-provinco, 80jara avino Sang Ying jam estis “lertulo de Taobao” en sia loĝkvartalo. Ŝi komencis la interretan aĉetadon antaŭ tri jaroj kaj nun povas lerte fari surretan konsumon por la maljunulina modela teamo.

Dividu