La Aventuroj de Saĝa Steleto kaj de Mirinda Teamo

Alessandra Madella Publikigita: 2021-04-07 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la pandemio de kronviruso homoj devas pasigi multe da tempo hejme kaj la regula interago inter samideanoj de la lokaj grupoj estis neebla. La internacia esperanta movado tuj reagis per ret-kunvenoj pere de Zoom, Tencent kaj aliaj retkunsidaj platformoj. Ludoviko Zamenhof komparis la sintenon de samideanoj irantaj al Universala Kongreso kun la entuziasmo-plena vizito al la templo de Jerusalemo fare de judaj pilgrimantoj. La samtempa partopreno en verda interreta konversacio fare de homoj de ĉiuj partoj de la mondo tute estas en la sulko de tiu pilgrima metaforo. Eble pro tio esperantistoj komencis organizi internaciajn babilejojn pli frue ol aktivuloj de aliaj sociaj movadoj. Ankaŭ en mia urbo Parmo, Italio, la loka Esperanto-grupo Giorgio Canuto ne estis escepto. Ekzemple, ni daŭrigis niajn ĝemel-urbajn rilatojn kun Hérouville en Francio dank’al reciprokaj vizitoj al niaj diĝitaj konversaciejoj.

Tamen la uzo de komputilo ankaŭ evidentigis malegalecojn. Fakte, ne ĉiuj anoj de la grupo posedas ĝin aŭ povas ĝin uzi je la tempo de la renkontiĝoj, ĉar ili devas kunpartigi ĝin kun aliaj familianoj. Ne ĉiuj posedas kameraojn aŭ bone funkciantajn mikrofonojn. Precipe maljunuloj ne bone scias kiel eniri en retkunsidan platformon kaj kiel aktive interagi pere de ĝi. Tiel fine suferas je izoliĝo eĉ anoj, kiuj regule partoprenis en la ĉeestaj lecionoj de esperanto antaŭ la komenco de la pandemio kaj kiuj kuraĝos tuj reveni al la klasĉambro, kiam la publikaj aŭtoritatoj iom malseverigos restriktadojn. Certe la sama situacio ripetiĝas en preskaŭ ĉiuj Esperanto-kluboj de la mondo. Bona solvo, kiun ni spertis en Parmo, povas esti kunlabori al animaci-farado, dank’al kiu ĉiuj povas sekure sperti la partoprenon en la komuna grupa celo pere de esperanto, samtempe respektante la distancojn kaj minimumigante la danĝerojn. Grupano post grupano registras sian voĉon. Sed en la rezulta muntado ĉiuj voĉoj vivas kune en la harmonio de la rakonto.

Krome, animacioj estas magneto por gejunuloj, kiuj volonte alproksimiĝas al esperanto aŭ volas profundigi sian konon pri ĝi por la ŝanco doni sian voĉon al rolulo de kartunoj. Fakte, pli da gejunuloj komencis lerni esperanton interrete dum la pandemio, ĉar ili devis pasigi pli da tempo hejme kaj multe enuis sen siaj geamikoj. Sed ofte ili ne volas havi rilatojn kun lokaj grupoj. Tamen sociologiaj studoj sugestas al ni, ke junuloj pli facile perdas sian intereson pri esperanto post rapida lernado, se ili ne havas tiujn lokajn rilatojn, kiuj povas vivigi por ili la lingvon. Animacio estas maniero malstreĉe kaj plaĉe konstrui tiujn rilatojn kaj daŭrigi ilin en la tempo pere de komuna projekto. Plie, gejunuloj povas fiere montri la finan rezulton al samklasanoj, kiuj tiel vidas esperanton kiel tute mojosan kaj konkrete utilan lingvon. Ankaŭ la potenciala valoro de tiu varbado ne devas esti neglektata.

La rezulto de niaj kelk-monataj klopodoj kiel grupo de Parmo estas la 16-minuta animacia filmo je la titolo “La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”. En ĝi tri esperantaj geamikoj—Saĝa Steleto, la ĉina Verda Serpentino kaj la Joga Bubo—luktas kontraŭ la krokodiloj kaj la Reĝino de la Nokto por protekti naturan kaj kulturan diversecon.(La tuta animacio videblas sur la kanalo UEAViva de Jutubo, kie ĝi estis surretigita por festi la naskiĝdatervenon de Renato Corsetti, je ĉi tiu adreso: https://www.youtube.com/watch?v=4mYkdHdyTfQ&t=236s ). Mi dezegnis la animacion tute sole pere de la programo Krita (senpage elŝutebla el la ttt-ejo www.krita.org). Ankaŭ ĉiujn aliajn programojn, kiujn mi uzis por muntado kaj por pritrakti la voĉ-dosierojn, mi trovis senpage en interreto, kune kun abundaj klarigoj pri ilia uzado. Dank’al la pandemio, fakte, multe da gejunuloj faris videjon kun tiuj klarigoj kaj siaj spertoj kaj publikigis ilin sur Jutubo. Tiuj videoj ofte komparas senpagajn animaciajn programojn kaj permesas bone juĝi, kiu estas la plej taŭga por sia propra celo. Mi mem elektis Krita, ĉar ĝi estas baze tre riĉa programo por desegnado kaj ĝi havas belegajn kolorojn. Do ĝi estas tute alloga. Certe multe da tempo estas necesa por vere lerni uzi ĝin. Kaj, kiel ĉiam, multaj el la plej gravaj progresoj en mia lernado aŭ multe da ideoj por pli interesa animaci-farado venis al mi el tute hazardaj eraroj. Fine, mi registris la plej multon de la voĉoj per la registra apo de mia saĝ-telefono. Do, tiu procezo povas esti tute facile imitata fare de desegnemaj esperantaj gejunuloj.

Indas substreki, ke la tuta laboro estas tre kulture kaj persone riĉiga. Homoj portis ne nur siajn voĉojn, sed ankaŭ siajn historiojn. Ekzemple, la amikino, kiu donis sian voĉon al la Joga Bubo, Patrizia Rivaldi, vere estas spertulino kaj instruistino pri jogo. Maximiliano Garcia, kiu rolas kiel profesoro pri la eŭropa mezepoko kaj parolas pri protekti la naturon, estas la produktanto de la projekto de ekologia animacia filmo “Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto.” Ĉiuj tiuj historioj kaj scioj espereble igas la animacion eĉ pli interesa kaj imitinda. Mi certe persone lernis multe farante ĝin.

Dividu