Aliri al la ĝuado de arto pere de tuŝ-senso—Intervjuo al Aldo Grassini pri la Muzeo Homero

Alessandra Madella Publikigita: 2021-04-14 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aldo Grassini estas la iama prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio kaj li estas la fondinto de la ŝtata Muzeo Homero (itale, Museo Omero) en la havena urbo Ancona en centra Italio. Li afable konsentis paroli al Ĉina Radio Internacia pri la speciala tasko de tiu ĉi muzeo unika en la mondo kaj pri ĝiaj gravaj rilatoj kun esperanto. Mi mem estas Alessandra Madella.

AG: Aldo Grassini

AM: Alessandra Madella

AM: Kara Aldo, koran dankon pro via afableco. Mia unua demando estas: Kio estas la Muzeo Homero?

AG: Do, Muzeo Homero estas, ni diru, tuŝ-sensa muzeo. Tio signifas, ke estas iu muzeo, en kiu ne estas malpermesite tuŝi. Eĉ tion oni iusence postulas. Kaj tion oni faras por ebligi ankaŭ al la blinduloj koni kaj ĝui arton, ĉar fakte la malpermeso tuŝi en la muzeoj por la blinduloj estas kvazaŭ malpermesi vidi. Ĉar mi vidas per la manoj kaj, se mi ne povas uzi la manojn, mi ne povas vidi. En Muzeo Homero oni povas aliri al la ĝuado de arto pere de tuŝ-senso. Kaj tio valoras ne nur por blinduloj, sed ankaŭ por la vidantoj, kiuj tiu-maniere vivas sperton tute novan, ĉar la vidantoj forgesis, ke ili ankaŭ havas tuŝ-senson kaj pensas, ke per vid-povo ili povas solvi ĉiujn problemojn. Sed ne estas tiel.

AM: Kiel vi ekhavis la ideon pri la Muzeo Homero?

AG: Vidu, mi estas blinda kaj ankaŭ mia edzino estas blinda. Sed ni ambaŭ amegas vojaĝadi. Ni multe vojaĝis kaj ĉiufoje ni devis lukti kontraŭ la malebleco tuŝi—kaj do por mi vidi—la aĵojn. Do, reveninte el iu vojaĝo, ni estis tiel deprimitaj pro tiu neeblo kaj ni pensis, kial ni ne povos meti, ekzemple, en iun lokon la kopiojn de la plej elstaraj artaĵoj, por ke ankaŭ blinduloj povu ilin koni kaj ĝui. Kaj la ideo naskiĝis tiamaniere.

AM: Kiel vi sukcesis realigi la muzeon kaj kiam ĝi estis malfermita?

AG: Mi sukcesis per multe, multe da pacienco. De kiam ni havis tiun ideon, do, ni devis pasigi ok jarojn antaŭ ol en 1993 la muzeo estis inaŭgurita. Kaj tiun tempon mi pasigis por konvinki kaj denove konvinki la administrantojn, la aŭtoritatulojn, ke la projekto estas valora, ke tio estas ebla, por trovi la financojn, kaj tiel plu. Sed finfine ni sukcesis.

AM: Ĉu ĝi estis ŝtata muzeo ekde la komenco?

AG: Ne, ne. Komence ĝi estis komunuma, ni diru urba muzeo, en mia urbo Ancona. En 1999, do post ses jaroj, la itala nacia Parlamento rekonis la unikecon kaj la valoron de tiu muzeo kaj, do, agnoskis ĝin kiel ŝtatan muzeon. Sed ankaŭ en tiu kazo estis ses jaroj da pacienco.

AM: Kiun rolon ludas esperanto en ĝi?

AG: Do, unue la retejo de la muzeo estas en tri lingvoj: en la itala, en la angla kaj en esperanto. Ni havas ankaŭ broŝurojn en diversaj lingvoj. Inter ili estas ankaŭ, kompreneble, broŝuro en esperanto. Kaj ni ricevis ankaŭ kelkajn esperantistojn kiel vizitantojn, individue aŭ grupe, ĉefe okaze de kelkaj internaciaj kunvenoj aŭ kongresoj esperantistaj en Italujo.


AM: Ĉu vi konas aliajn muzeojn en la mondo, kiuj estiĝis per simila koncepto?

AG: Do, tuŝ-sensa muzeo estas Muzeo Homero kaj ĝi estas la ununura ŝtata muzeo tiutipa. Ekzistas alia muzeo tuŝebla en Madrido, sed ĝi estas privata muzeo. Ĝi apartenas al la nacia asocio de blinduloj. Kaj estas ankaŭ malgranda muzeo en Ateno. Ankaŭ ĝi, tamen, estas privata.

AM: Kiom da homoj vizitis la muzeon ĝis nun? Ĉu vi havis aŭ havas ankaŭ ĉinajn vizitantojn?

AG: Kiom da de komence ĝis nun, mi ne povas respondi. Sed mi povas diri, ke antaŭ la pandemio ni atingis tridek kvin mil vizitantojn en unu jaro. Do, mi ripetas, tridek kvin mil! La vizitantoj estas ne nur blinduloj, sed multaj, multegaj eĉ, estas vidantoj. Mi ne scias, ĉu ĉinoj vizitin nin. Kelkaj individue eble jes. Ni tamen ricevis plurajn vizitantojn el Azio, sed ĉefe el Japanujo, ĉu individue, ĉu grupe fare de universitatoj kaj ankaŭ kelkaj muzeoj el Japanujo.


AM: Ĉu en la muzeo troviĝas ankaŭ ĉinaj aŭ aziaj artaĵoj?

AG: Bedaŭrinde ne. Ni havas nur okcident-kulturajn artaĵojn. Sed mi tre volonte havus, se mi havus la ŝancon, la okazon.

AM: Ĉu vi havas rilatojn kun aliaj muzeoj en la mondo?

AG: Jes, jes. Do, la plej gravajn mi povas citi. Ekzemple, ni havis kelkajn rilatojn kaj kunlaboradon kun Louvre en Parizo; ankaŭ kun British Museum en Londono; antaŭ du jaroj, kun la Egipta Muzeo en Kairo, Egiptujo, kaj kompreneble kun multe da muzeoj en Italujo kaj ankaŭ eksterlande.

AM: Kiel vi pensas, ke la muzeo helpas al la vizitantoj, blinduloj aŭ ne, kompreni kaj ĝui la artverkojn?

AG: Vidu, mi diris komence, ke, se la vidanto havas la eblecon por koni iun artaĵon uzi fotojn, filmojn, tio tute ne eblas al blinduloj. Do, se blindulo volas havi iun konkretan scion, konon, imagon pri iu grava artaĵo, en Muzeo Homero per la tuŝ-esplorado tion li povas atingi. Do, multaj venas por atingi tiun sperton, kiu estas, mi diru, tre emociiga. Sed tio valoras ankaŭ por vidantoj, kiel mi diris komence. Fakte, la vidantoj forgesas ofte, ke la naturo donas al ili ankaŭ la senson de tuŝado, kiu ne estas egala al vidado, al vid-povo, ĉar estas kelkaj kvalitoj de la aĵoj, kiuj estas percepteblaj nur per la tuŝ-esplorado. Kaj, do, aldoni al la emocio vidi ankaŭ la emocion, ekzemple, karesi aĵojn, kiujn ni amas, estas vere malkovro eĉ por multaj vidantoj. Fakte, la plejmulto el la vizitantoj vidas.


AM: Kiam la muzeo realigis la ttt-ejon en esperanto (https://www.museoomero.it/eo/)?

AG: Kiam ĝi realigis la ttt-ejon, ĉar fakte de komence la retejo havas tri lingvojn. Estas la itala—kompreneble—, la angla, kaj esperanto. Nun, antaŭ malmultaj monatoj, mi tute renovigis ĝin. Nun ni havas novan retejon, kiu estas absolute alirebla, ekzemple ankaŭ por blinduloj. Kaj mi povas diri, ke ĝi iusence estas iu modelo laŭ tiu vidpunkto. Kaj, kompreneble, ankoraŭ ĝi prezentas la muzeon en tri lingvoj: la itala, la angla kaj esperanto.

AM: Ĉu estas aliaj aferoj, pri kiuj vi volas paroli rilate al Muzeo Homero?

AG: Estus multaj verŝajne. Sed mi ege ege ŝatus, se ankaŭ kun Ĉinio ni povus realigi kelkajn kunlaboradojn, kiel ni jam faris kun aliaj eksterlandaj muzeoj. Kaj mi ankaŭ ege ŝatus, ke multe pli da esperantistoj uzu nian ilon.


Dividu