“Ili” malantaŭ “ili”

Pluveta Publikigita: 2021-05-14 09:44:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La rakontoj inter mi kaj pandoj neniam finiĝos. La naturo donis al mi multajn surprizojn.”, tion diris He Liwen, kiu laboras por protekti sovaĝajn pandojn pli ol 20 jarojn en Wenxian-gubernio, Longnan-urbo en sudokcidenta parto de Ĉinio. Ĉiumonate li kaj liaj kolegoj kune faris patroladon en arbaro por ŝanĝi la bateriojn kaj memorkartojn de eksterdomaj fotiloj. Estas malfacile patroli en la arbaro. De la lastaj jaroj danke al centoj da eksterdomaj fotiloj multaj videaĵoj de sovaĝaj pandoj estis registritaj. He Liwen esperas, ke tiuj sovaĝaj animaloj povos bone vivi sen protektado de homaro.


Dividu