Oscar Wilde kaj ĉina saĝulo

Alessandra Madella Publikigita: 2021-06-02 14:38:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn


Por celebri la UK-n de Belfasto, kiu, kvankam nur virtuala, montras kiel ajn la fortikecon de la internacia esperanta movado frunte al la pandemio, ni povas hodiaŭ paroli pri fama irlanda verkisto kaj lia granda admiro al antikva ĉina saĝulo. Fakte, Oscar Wilde, kiu naskiĝis en Dublino en 1854, en februaro 1890 publikigis en la ĵus fundita revuo The Speaker recenzon de traduko de la verkoj de la daoista filozofo Zhuangzi, kiu vivis en la periodo de la militantaj regnoj (453 a.K.-221 a.K). La usona germanisto Jack Zipes en sia libro FABELOJ KAJ LA RENVERSA ARTO (Fairy Tales and the Art of Subversion, 2006) asertas, ke tiu artikolo “ĈINA SAĜULO” (A Chinese Sage) estas aparte grava, ĉar Wilde unue konceptis tie kelkajn el siaj kernaj anarkismaj ideoj kaj nocioj pri individuismo. Li poste disvolvigis ilin en la eseo LA HOMA ANIMO SUB SOCIALISMO (The Soul of Man under Socialism, 1891), kie li argumentis, ke socialismo, eliminante privatan proprieton kaj estigante kontraŭaŭtoritateman dispozicion en la malriĉuloj, povas porti al vera individuismo en humaneca senco.

Laŭ Wilde, la verkoj de Zhuangzi enhavas la plej kaŭstikan kritikismon de moderna vivo kaj civilizacio. La filozofo, fakte, pasigis sian vivon predikante la grandan kredon de senagado. “Faru nenion kaj ĉio fariĝos” estis la doktrino, kiun li heredis de sia majstro Lao Tzu (aŭ Laozi). Li estis elokvenca kiel Rousseau kaj scienceca kiel Herbert Spencer en sia klopodo detrui socion, kiel ni konas ĝin. Darvina antaŭ Darvino, li retrovas la ŝpurojn de homoj el ĝermoj kaj vidas ilian unuecon kun la naturo. Laŭ li, la amasigo de mono estas la origino de ĉiu malbono, ĉar ĝi igas la fortulon violenta kaj la malfortulon malhonesta. Ĝi naskas konkuradon, kiu malŝparas kaj detruas energion. Milito devenas de artefarita socio bazita sur kapitalo. Ju pli socio riĉiĝas, des pli ĝi vere bankrotas. Edukado, en tia socio, nur kreas lertajn friponojn. Moralo, per kiu nature bonaj homoj agas spontane laŭ intuicio, iĝis malmoda. Anstataŭ ĝi, aperis moralismo kun registaroj kaj filantropoj, kiuj agreseme okupiĝas pri ĉio kaj trudeme klopodas devigi homojn esti bonaj. Tiel homoj forgesis kulturigi kaj disvolvigi sin mem en harmonio kun la naturo kaj kun ĉio, kio estas, sen adopti iun ajn absolutan pozicion.

Wilde skribis, ke, se Zhuangzi revenus sur la teron, li certe dirus ion al la brita registaro pri ĝia trudado kaj aktiva misadministrado en Irlando. Fakte, la patrino de Wilde estis irlanda poetino, kiu koletkis irlandajn fabelojn kaj subtenis la naciisman movadon. Ŝi adoptis la plumnomon “Speranza” (“Espero” en la itala). Vicky Mahaffey en sia libro DEZIRAJ ŜTATOJ: WILDE, YEATS, JOYCE KAJ LA IRLANDA EKSPERIMENTO (States of Desire: Wilde, Yeats, Joyce and the Irish Experiment, 1998) argumentas, ke la tuta vivo de Wilde—inkluzive de lia konvertiĝo al katolikismo sur lia mortolito—povas esti legata kiel leciono pri kio signifas esti irlandano. Kvankam li verkis teatraĵoj en la angla pri angla socio kaj perdis sian irlandan akĉenton, li multe admiris sian patrinon kaj estis ĉiam kritika kontraŭ la brita registaro. Ankaŭ la irlanda dramverkisto George Bernard Shaw asertis, ke radike Wilde estas “tre irlandeca irlandano” kaj, do, fremdulo ĉie krom en Irlando.

Sed la penso de Zhuangzi ne estus nur “danĝera” rilate al la brita regado de Irlando. La doktrino de la malutileco de ĉiuj utilaj aferoj same endanĝerigus la komercan superecon de Britujo kaj povus kaŭzi misfamiĝon al multaj prosperaj kaj seriozaj membroj de la butikistaj klasoj. Ĝi estus maltrankviliga dum posttagmezaj teoj. En la epoko de la recenzo de Wilde, fakte, Britujo estis la hegemonia povo je la centro de monda komerco, kiu multe etendiĝis en la mezo de la deknaŭa jarcento. Tiu plivastiĝo kaŭzis tutsisteman intensigon de konkurencaj premoj sur la agentejoj de kapitalamasiĝo, dum ekde la mezo de la 1890-aj jaroj britaj realaj salajroj komenciĝis malaltiĝi. La laboraj klasoj pli frue sentis la komencon de la ekonomia krizo, kiun la supraĵa brilanteco de la brita “bela epoko” ankoraŭ kaŝis dum du jardekoj. Estas interese, ke Zhuangzi estus precipe maltrankviliga “dum posttagmezaj teoj”, ĉar la importado de ĉina teo estis parto de la maniero porti en Brition la baratan kolonian tributon sen gravaj perdoj pro interŝanĝa malplivalorigo, ĉar okazadis eksportado de barata opio al Ĉinio. Antaŭ la recenzo de Wilde, Britio jam batalis kontraŭ Ĉinio dum do Opiaj Militoj kaj uzis armean perforton por trude eniri en la ĉinan merkaton, kiu estis malfacile penetrebla alimaniere fare de ĝiaj komercistoj pro lingvaj kaj kulturaj kialoj. La ĉina malvenko en la unua Opia Milito ankaŭ kuntrenis la komencon de malaltigado de viv-standardoj en la lando, kiuj ĝis tiam ne estis tiel malasamaj de la okcidentaj.

Do, la granda kredo de senagado de Zhuangzi laŭ Wilde iĝas, fakte, kritiko al la koloniecaj kaj perfortaj bazoj de brita kapitalismo, kiuj ne estis bonaj por la britaj laborklasoj kaj precipe por Irlando. En la daoista saĝo li eble vidis ankaŭ manieron pripensi malsame la merkaton, en pli egalaj terminoj de daŭripova reciprokeco. Ni povas imagi tion, kion Wilde dirus, se li vivus hodiaŭ...


Dividu