Double D: Tenu trankvilecon kaj marŝu antaŭen

Mirinda Publikigita: 2021-07-30 13:30:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Li lernis la rajdarton antaŭ la 10a jariĝo kaj partoprenos en la Tokiaj Olimpikoj per la unua vico de la monda listo. Daniel Deusser, la espereble ormedala gajnonto de la rajdarta matĉo en la Olimpikoj estas nomata kiel Doble D. Ĉijare li duafoje partoprenos en la Olimpikoj kaj en 2016 li gajnis la grupan bronzan medalon en la Olimpikoj de Rio-de-Ĵanejro, tiam lia atingo estis la 9a loko en la mondo.


Lia ĉevalo nomiĝas “Reĝino de Murdisto”(Killer Queen). “Konsidere de la varma vetero kaj ĝiaj spertoj en lastjara konkurso en Doha, mi kredas lian elstaran prezenton en la matĉo.” Daniel Deusser taksis.

Daniel Deusser diris, ke li lernis trankvilecon el la ĉevalo. En la pasinteco en malsamaj scenoj, lin multe profitis la trankvileco. “En la matĉo mi ofte gajnis bonan atingon se mi tenis trankvilecon kaj eĉ paŭzon en iuj specifaj punktoj.” Li diris, “Tenu trankvilecon antaŭ ol atingi la celon. La afero iras tute malsame. Ni finfine sukcesos se ni plue klopodas trankvile kun definitiva celo.”


Parolante pri sukcesa rajdartisto, li diris: “La granda rajdartisto ĉiam lernas kaj neniam ĉesos. Li neniam vidas finon de la kariero kaj ĉiam klopodas por pli bona atingo.” Tio estas ĝuste la olimpika spirito.


Dividu