Nekonataj scioj pri Quanzhou: Internacia metropolo en 10a jarcento

Mirinda Publikigita: 2021-08-24 09:27:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, ke la urbo Quanzhou iam estis la internacia metropolo en la 10a jarcento?

Quanzhou situas en la sudorienta parto de ĉina suda provinco Fujian.

La Quanzhou-haveno estis konata natura haveno en la antikveco de Ĉinio.

Ĝi prosperiĝis en la dinastio Tang kaj estis unu el la kvar plej grandaj antikvaj havenoj same kiel Kantono, Mingzhou kaj Yangzhou.

En dinastio Yuan, ĝi ĝuis saman titolon kun la Aleksandria-Haveno de Egiptio.

En 1292 itala fama turisto Marco Polo forlasis Ĉinion el Quanzhou

En lia turisma libro li diris: “Citong estas unu el la plej grandaj havenoj en la mondo.” Ĉi tie Citong ĝuste estis alinomo de Quanzhou en la antikveco pro ĝia urbfloro.

Zheng He albordiĝis en Quanzhou, fininte la plej grandskalan kaj plej longdaŭran surmaran vojaĝon al aliaj landoj inter 1405 kaj 1433.

Quanzhou havas la honoran titolon “Muzeo de Religioj”, longatempe vigladis en la urbo budhistoj, islamanoj, judoj, katolikoj, protestantoj, taŭistoj ktp.

La ĉina plej antikva transmara ponto “Luoyang-ponto” ne troviĝas en Luoyang, sed en Quanzhou.

La ponto estis konstruita en dinastio de norda Song kaj estas unu el la kvar famaj pontoj de antikva Ĉinio.

Estas mirinde, ke tiu ponto grave rilatas kun ostro.

Tiam la akvoj de rivero Luoyang multfoje detruis la ponto-bazon

Laboristoj uzis sekreciojn kaj kadavrojn de ostro por solidigi ŝtonojn de la pilieroj. Tio estas la unua fojo, ke oni aplikis biologion en ponto-konstruado.

Ĉu vi konas iun urbon same kiel Quanzhou, ne hezitu por komentoj!

Dividu