Mirinda Mondo--Kiel vi fartas, afganaj esperantistoj?

Mirinda Publikigita: 2021-09-29 10:49:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Mirinda parolas la Mirinda Mondo

Kiam la tuta mondo zorgis la futuron de la afgana popolo, ni zorgis ankaŭ: Kiel vi fartas, afganaj esperantistoj?

Ni iam aŭdis la voĉon de afganaj esperantistoj. Ekzemple en la inaŭguro de la 89a UK en Pekino, 2004, reprezentanto de afgana esperanto-asocio donis salutvortojn:

Nome de la Afgana Esperanto-Klubo, mi salutis al la 89a UK. Ni tre ĝojas partopreni en la plej grandioza kunveno de tutmondaj esperantistoj. Mi esperas, ke ĉifoja UK estos startpunkto de la E-movado de Afganio. Mi tre ĝojas renkontiĝi un vi kaj por mi tio estas bela memoro. Mi aparte dankas iu iranan esperantiston kiu instruis Esperanton al mi.

En majo 2003 fondiĝis Afgana Esperanto-Klubo (AFESPO), alinome Afgana Esperanto Organizo, en Maŝhado fare de afganaj rifuĝintaj gejunuloj — d-ro Hejdar Raŝidi, la iniciatinto de Afgana Esperanto-movado nomumiĝis kiel honora membro. La fondiĝo estis forte subtenata de Irana Esperanto Centro (IEC).

Hejdar Raŝidi, naskiĝis en Kabulo en 1920 kaj forpasis en Torbat-Ĝam de Irano en 2009. Li estis afgana kuracisto kaj aŭtodidakta esperantisto kiu en la 1970-aj jaroj komencis okazigi Esperanto-kursojn en Kabula Universitato sed pro la enlanda milito en Afganio ekde 1978 loĝis en Irano. Liaj kontribuaĵoj aperis inter alie en la revuoj IREJO-Bulteno kaj Irana Esperantisto, kaj en la antologio ‘Versoj de Persoj’, kolekto de originalaj esperantaj poemoj de iranaj esperantistoj.

La Esperanto-movado kiun d-ro Raŝidi komencis en Afganio rapide stagnis post lia foriro, sed li mem neniam forlasis Esperanton. Li verkis multajn librojn pri sia fako medicino kaj radiologio kaj dum kelkaj jaroj redaktis fakgazeton pri medicino kiu eldoniĝis en Kabulo. Pli ol 500 eseoj kaj artikoloj de li publikiĝis en diversaj revuoj kaj gazetoj.

En la paĝaro de Libera Folio en 2005, estis raportita la aktivado de Afgana Amika Asocio de Esperanto-Movado en la 24a de novembro, 2004.

En la evento, eksprezidanto de Afgana Studenta Scienca kaj Kultura Fonduso, Esmatullah Wijdani estis elektita kiel vicprezidanto de la asocio.

Ili bonvenigis virinajn studentojn en la asocio kaj amikiĝos al japanaj esperantistoj kaj ankaŭ eksterlandaj gejunuloj.

Junie de 2005 okazis la Afgana Esperanto-Renkontiĝo(Festivalo) de Internacia Amikeco en Kabula Universitato.

La asocio establis E-klubon en lokaj universitatoj kaj publikiigs artikolojn pri Esperanto en la organoj de ASSCF. La membroj lernis Esperanton tute danke al materialoj (KD-aparato, komputilo, teksto, vortato ktp ) provizitaj de alilandaj esperantistoj. Dume la Kabula Universitato donis al ili ĉambron kaj interretan servon por realigi la lernadon.

La AAAdEM kune kun ASSCF disvastigis esperanton en lokaj universitatoj kiuj ligitaj de la Kabula Universitato.

Ni volas diri al ĉiuj esperantistoj en Afganio aŭ al homoj kiuj konas ilin, ni amas pacon en la Mirinda Mondo.


Dividu