Juna volontulo por Vintraj Olimpikoj

Pluveta Publikigita: 2022-01-13 13:19:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Liang Shichao estas studento de Hebei-a Sciencteknika Universitato. Baldaŭ li partoprenos en volontula laboro por Pekinaj Vintraj Olimpikoj.

Liang Shichao diris, ke kiam okazis Pekinaj Olimpikoj en 2008 li jam volis fariĝi volontulo por la aktivado, tamen tiam li nur estis infano. En 2021 li finfine havis ŝancon por servi al la Vintraj Olimpikoj kiel volontulo. Li serioze akceptis trejnadon kaj lernis sciojn pri tradicia kulturo, etiketoj, urĝa helpo kaj kontraŭepidemia laboro. Baldaŭ inaŭguriĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kuraĝu Liang Shichao kaj aliaj eminentaj volontuloj.


Dividu