La 3an de marto okazis urĝa debato pri ukraina problemo dum la 49a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN. Ĉina konstanta delegito en la UN Chen Xu faris paroladon vokante, ke ĉiuj flankoj sin tenu, mildigu la situacion, evitu vundiĝon kaj morton de civiluloj. Chen urĝis, ke la koncernaj flankoj ĉesigu politikigi la homrajtajn aferojn, ne donu premon kaj sin dediĉu por solvi la problemon per dialogo.