Opinio de virusologoj pri origino-spurado

Selena Publikigita: 2021-08-04 11:32:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lyubomira Nikolaeva-Glomb, estro de la esplora sekcio de la bulgara Nacia Centro de Infektaj kaj Parazitaj Malsanoj, diris en sia artikolo, ke lastatempe sub la premado de iuj okcidentaj landoj, la Monda Organizo pri Sano publikigis la duafazan planon pri spurado de la virusa origino. Ĉinio malakceptis la planon, ĉar la duafaza plano ankoraŭ prenas ĝin kiel gravan lokon por la spurado. Fakte la Monda Organizo pri Sano jam faris la enketon en fruaj tempoj de tiu ĉi jaro kaj publikigis raporton, kiu montris konkludon, ke estas 'ekstreme malebla' “tralikiĝo de la viruso el ĉina laboratorio”. Glomb diris ankaŭ, ke tio estas serioza raporto bazita sur scienca esploro kaj racia analizo devas esti respektata.

Rusa virusologo Alexander Semenov emfazis, ke la nova kronviruso originis el la naturo, kaj ke Usono senĉese akuzis Ĉinion pri “tralikiĝo de la nova kronviruso el laboratorio”, kio estas tute pro politikaj celoj kaj estas ekstreme neprofesia.

Semenov diris, ke estas "pura iluzio" pensi, ke la nova kronviruso povas esti artefarita. Li diris, "La nova kronviruso originis el la naturo. Ĝis nun mi ne trovis ian kialon por ŝanĝi mian opinion. Estas malracie, neprofesie kaj stulte paroli, ke ĉi tiu viruso estis projektita."

Wilson Edwards, svisa biologo, diris lastatempe en sia artikolo publikigita en socia komunikilo, ke informitaj personoj el la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj kelkaj aliaj sciencistoj diris al li, ke ili estis subpremitaj kaj minacitaj de la usona flanko en la pasinta kelka tempo, ĉar ili subtenis la raporton de la komuna studo de Ĉinio kaj la MOS pri spurado de la novkronvirusa origino, kaj ke la MOS jam estas reduktita al politika ilo pro la subpremado de Usono.

La sekretariejo de la MOS lastatempe informis la membrojn pri la duafaza laborplano de la origin-spurado. Edwards diris, ke informiĝinte pri la plano, li estas tre maltrankvila pri hezito de la MOS al la konkludo “granda neebleco” de tralikiĝo el laboratorio, kaj pli grave estis, ke li timas, ke la MOS perdos sian sendependan juĝon bazitan sur scienco.

Edwards diris ankaŭ, ke la MOS proponas fondi konstantan internacian teamon pri scienca konsultiĝo pri origino de la nova kronviruso, kio evidente estas rezulto de la usona subpremado. Li opiniis, ke la teamo fariĝos politika ilo kun politikigo de sciencaj demandoj.

Usona virusologo Stephen Goldstein diris en sia artikolo publikigita en la ĵurnalo The Hill la 29an de julio, ke la nova kronviruso plej eble originis el besto, ĉar estas nekontesteblaj pruvoj, kaj tiaj pruvoj pliiĝas.

Goldstein diris, ke lastatempe li kaj 20 virusologoj, epidemiologoj kaj evoluaj biologoj el la tuta mondo resumis kaj kontrolis ekzistantajn sciencajn pruvojn pri origino de la nova kronviruso. Ĉiuj opiniis, ke nunaj pruvoj povas forte atesti, ke la nova kronviruso plej eble originis el besto.

En majo de 2020, Anthony Fauci, unuaklasa medicina konsilisto de la Blanka Domo diris dum intervjuo de Nacia Geografio, ke estas preskaŭ certigita, ke la viruso ne estas artefarita nek estis manipulita. Sciencaj pruvoj pri evoluo de la viruso montris, ke la viruso estas origina el la naturo kaj disvastigita al homoj. Eĉ subpremite kaj minacite de Usono, en la 21a de junio, Fauci ankoraŭ diris en podkasta programo de Novjorka Tempo, ke li ne opinias, ke la viruso probable “tralikiĝis el la ĉina laboratorio”.

Dmitry Lvov, rusa virusologo kaj specialisto de la Monda Oraganizo pri Sano (MOS), lastatempe diris en intervjuo, ke Usono subpremas la MOS, kaj multaj politikistoj nun fariĝis virusologoj.

Lvov diris, ke li neniam dubas pri tio, ke la nova kronviruso originas el la naturo. Ankaŭ en Rusio estas opinioj, ke la viruso estas artefarita, tamen tiuj, kiuj diras ĉi tion, estas politikistoj, ne virusologoj. Rusa prezidento Vladimir Putin rekte diris, ke nun politikistoj fariĝis virusologoj.

Dividu