Memoro
(Mao Zifu)
La lumo mola de la lampo,
kiun vi bone konis kaj mi,
flirtas sur la mebloj vitraj kaj alojaj.
Malvarmo palpebla serĉas vian korptemperaturon.
Kien iris la fingraj premsignoj?
La spuroj sur la firma planko
malaperis pro frotado tempa.
Ombro de nokto batas la muron makulan.
Zefiro ŝtele foliumas libron papiliotenan,
kiun iam vi legadis.
Ravas min aromo de la haro longa,
kiun vi pretervole lasis inter la du paĝoj.
En spegulo vidiĝas la sceno:
maja petalo tra fenestro flugis
sur la nebulan vorton – junion,
kunportante kodon kunvojaĝan,
mi tamen rekonis julion.
Trajno mistrafita nin atendas
en tempotunelo inter historio kaj futuro.
Sorto fuŝis la daton mistikan.
Kato nova kuras sub la liton jam kadukan,
eltrenas leteron rancan, nefinitan.
Sur la koverto nun legiĝas neniu adreso.
Kie, kun kiu, vi ĉi-hore estas?
Mi volas skribi vortojn pluajn.
Subita paneo de elektro.
La inka nigro prenas mian manon
kaj devigas min rapide signaturi:
Forgesu!