Parolado de Xi Jinping en Mitingo Festanta Centjariĝon de la KPĈ(3)

Publikigita: 2021-09-30 13:44:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kamaradoj kaj amikoj!

Facilas ekhavi originan intencon, sed malfacilas teni ĝin konstante. Prenante la historion kiel spegulon, oni povas vidi en ĝi la leviĝon kaj falon de la lando. Ni devas lumigi la realon per la historio kaj rigardi la estontecon, kompreni kiel ni estonte povos plu sukcesi, kaj dume kiel en la nova marŝado ni povos pli firme kaj pli memkonscie memorteni la originan intencon kaj mision kaj krei belan estontecon.

Ni prenu la historion kiel spegulon por krei la estontecon. Por tio necesas persisti en la firma gvidado fare de la KPĈ. Atingi bonajn rezultojn sur aferoj de Ĉinio dependas ĉefe de la KPĈ. La ĉinanacia historio de pli ol cent okdek jaroj ekde la moderna epoko, la historio de cent jaroj ekde la fondiĝo de la KPĈ kaj la historio de pli ol sepdek jaroj ekde la stariĝo de la Ĉina Popola Respubliko, ĉiuj plene pruvis, ke sen la KPĈ, ne ekzistus la nova Ĉinio, kaj sekve nek la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. La historio kaj la popolo elektis la Komunistan Partion de Ĉinio. La gvido fare de la KPĈ estas la plej esenca eco de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, la plej granda supereco de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj, la ŝlosila punkto kie kuŝas la bazo kaj arterioj de la Partio kaj la ŝtato kaj kie enestas la interesoj kaj sorto de la tutlanda popolo el ĉiuj etnaj grupoj.

Survoje de la nova marŝado ni devas persisti en la ĉiudimensia gvido fare de la Partio, konstante plibonigi la partian gvidon, pli profunde konscii la necesonfortigi konsciencon de la partio pri la bezono subteni politikan honestecon, farikonsideri aferojn laŭon el la ĝeneralaj situaciointeresoj, sekvi la gvidangvid-kernon kaj konservi unuanimeconkun la centra gvidado, firme teni nin ĉe la memfidoj pri la vojo, teorio, sistemo kaj kulturo de lasocialismo kun ĉinaj trajtoj, firme defendi la kernan pozicion de la ĝenerala sekretario en la Centra Komitato de la KPĈ kaj en la tuta Partio, kaj ankaŭ la aŭtoritatecon kaj la centralizitan kaj unuigitan gvidon de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj gardi en la memoro “kio estas fundamentaj interesoj por la ŝtato”. Ni devas senĉese altigi la nivelon de la Partio en la regado scienca, demokratia kaj laŭleĝa, kaj plene ludi la kerne gvidan rolon de la Partio superrigardi ĉion kaj akordigi fortojn el ĉiuj flankoj!

Dividu