aspiro al stepo

Publikigita: 2021-10-22 09:26:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

aspiro al stepo

(Mao Zifu)


geagloj faras akrobataĵon

super la verdo ĵuse vekiĝinta,

fendante tempon kaj koloron.

la ludo memorigas al mi scenon

pri milito en la nigra tendo.

pluvo okazos post ŝvito kaj tondroj.

la sagaj langoj luktas unu kontraŭ la alia.

flagroj ekbruligas kafon kaj viskion.

ĉevalo flugas ĉe rivero,

portante fingrojn kaj pafilon.

devio. ekipaĵoj falas en la akvon.

fulmoj kirlas larmojn kun zefiro.

tio estas marto juna.

ebriaj herboj ne sin sentas jam vunditaj.

sango kaj lakto miksiĝas en abismon,

kie ne povas alveni

birdoj kun flugiloj plumaj,

krom okuloj de agloj.

papilioj flaras sukojn.

kia gluo, kiu ĉenas paron da spiritoj!

tempo pli vastas ol la stepo.

semoj destinaj radikas en graso.

ŝafoj petolas inter fluantaj sezonoj,

aŭskultante kaj eligas ŝrikojn de la agloj.

la stepo pli vastas ol tempo.

Dividu