Diskuto pri la blanka ĉevalo

Publikigita: 2021-11-02 09:46:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Verkita de Gongsun Long, trad. de Wang Chongfang)

A: Ĉu oni povas diri, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo?

B: Jes, oni povas tiel diri.

A: Kial do?

B: Ĉar “ĉevalo” indikas la formon kaj “blanka” indikas la koloron. Tio, kio indikas la koloron, ne indikas la formon, sekve ni diras, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo.

A: Nun ke sin trovas blanka ĉevalo, oni kompreneble ne povas diri, ke sin trovas nenia ĉevalo. Se oni ne povas diri, ke sin trovas nenia ĉevalo, tiam, ĉu do la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo? Ĉar “sin trovas blanka ĉevalo” ja signifas, ke ekzistas ĉevalo, kial do “esti blanka” povus fari ĝin ne-ĉevalo?

B: Se iu petus de vi ĉevalon, vi povus venigi al li ian ajn, flavan aŭ nigran, kaj li kontentiĝus. Se li petus de vi blankan ĉevalon, tiam nek la flava, nek la nigra, povus kontentigi lian deziron. Se la blanka ĉevalo estus ĉevalo, tiam kio estus petata en la du okazoj devus esti la sama. Se kio estus petata en la du okazoj estus la sama, tiam la blanka ĉevalo ne estus diferenca de la ĉevalo. Se kio estus petata en la unua okazo ne estus diferenca de kio estus petata en la dua, tiam kial do, posedante ĉevalon flavan aŭ nigran, demandite vi povus respondi nur per “mi havas ĉevalon” anstataŭ per “mi havas blankan ĉevalon”? Evidente, la du okazoj estas neakordigeblaj. Kaj la samo estas al la flava ĉevalo aŭ la nigra. Ĉu do ne estas sufiĉe klare, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo?

A: Laŭ vi ĉiu ĉevalo kun koloro ne povas esti rigardata kiel ĉevalo! Ĉar sin trovas en la mondo neniu ĉevalo sen koloro, ĉu do oni povus malgraŭe diri, ke en la mondo sin trovas neniu ĉevalo?

B: La ĉevaloj kompreneble havas koloron, sekve sin trovas blanka ĉevalo. Se la ĉevaloj havus nenian koloron, sin trovus simple ĉevaloj, tiam, en kio do konsistus la blanka ĉevalo? Tial la blankeco estas diferenca de la ĉevalo. La blanka ĉevalo signifas ĉevalon kombinitan kun la blankeco, sekve la ĉevalo estas diferenca de la ĉevalo kun la blanka koloro. Jen kial ni diras, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo.

A: Ĉar, laŭ vi, antaŭ ol la ĉevalo estas kombinita kun la blankeco, ĝi estas simple ĉevalo, kaj antaŭ ol la blankeco estas kombinita kun la ĉevalo, ĝi estas simple blanka koloro, kaj kiam la ĉevalo kaj la blankeco estas kombinitaj, ili estas kune nomataj blanka ĉevalo, — tiam vi nomas kombinaĵon per kio ne estas kombinaĵo. Tio kompreneble ne estas ĝusta. Tial estas nepravigeble diri, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo.

B: Se vi rigardas la blankan ĉevalon kiel ĉevalon, ĉu oni povus diri, ke la blanka ĉevalo estas ankaŭ flava ĉevalo?

A: Ne.

B: Se vi rigardas la blankan ĉevalon diferenca de la flava ĉevalo, vi diferencigas la flavan ĉevalon disde la ĉevalo. Diferencigi la flavan ĉevalon disde la ĉevalo ja egalas rigardi la flavan ĉevalon kiel ne-ĉevalon. Nun ke vi rigardas la flavan ĉevalon kiel ne-ĉevalon kaj tamen rigardas la blankan ĉevalon kiel ĉevalon, ĉu tio ne estas tiel ridinde absurda, kiel la aserto, ke birdo flugas en lageton aŭ ke la interna kaj ekstera ĉerkoj estas metitaj en malsamajn lokojn?

A: Kiam ni diras, ke la blanka ĉevalo ne povas esti konsiderata kiel ne-ĉevalo, ni apartigas la blankecon disde la ĉevalo. Se la blankeco ne estus apartigita disde la ĉevalo, tiam restus nur blanka ĉevalo kaj ni ne devus diri, ke sin trovas ja ĉevalo. Tial, kiam ni diras, ke ekzistas ĉevalo, ni tiel diras nur pro tio, ke ĝi estas simple ĉevalo kaj ne pro tio, ke ĝi estas blanka ĉevalo. Sekve, kiam ni diras, ke ekzistas ĉevalo, ni ne volas diri, ke sin trovas ĉevalo (kiel tia) kaj ankoraŭ alia ĉevalo (kiel blanka ĉevalo).

B: Estas pravigeble ignori la abstraktan nocion “blankeco”, kiu ne estas propre fiksita sur iu ajn objekto. Sed parolante pri la blanka ĉevalo, ni efektive diras pri la blankeco, kiu estas fiksita sur la objekto. La objekto, sur kiu la blankeco estas fiksita, ne estas la blankeco mem. La termino “ĉevalo” ne neprigas ajnan elekton de koloro kaj tial ĉevalo, flava aŭ nigra, povas esti kalkulata kiel ĝi. Sed la termino “blanka ĉevalo” ja necesigas elekton de koloro, sekve la flava ĉevalo kaj la nigra ambaŭ estas ekskluzivitaj pro sia koloro, kaj nur la blanka povas esti kalkulata kiel ĝi. Kio ne ekskluzivas koloron ne estas la sama, kiel kio ĝin ekskluzivas. Jen kial ni diras: la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo.


Noto:

*Legendo diras, ke foje Gongsun Long (ĉ. 320—250 a.K.) volis ĉevalrajde trairi la landliman pasejon, sed la loka leĝo malpermesis, ke oni konduku sian ĉevalon tra la pasejo. Li do diskutis kun la gardistoj pruvante, ke la blanka ĉevalo ne estas ĉevalo, kaj ilin konvinkis, tiel ke li sukcese trairis kun sia ĉevalo la pasejon.

Dividu