La skribmaŝino de mia patro

Publikigita: 2021-11-15 16:21:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Lidja Zamenhof)

Ĝi staris sur kverka tableto apud fenestro en nia manĝoĉambro. Vespere ĝi estis alŝovata al la lumo de l’ supertabla lampo. Tage ĝi laboradis nur dum kelkaj horoj, sed ĝia vera vivo komenciĝadis vespere. La frapbruado de ĝiaj etaj klavoj estis por mi kvazaŭ lulkanto; io mankis al mi kaj la dormo forkuris dum la maloftaj vesperoj, kiam ĝi staris silenta. Ĝi estis mia bona, honesta amiko. Mi alkutimiĝis al ĝia unutona melodio, en kiu la frapadon de l’ klavoj interrompadis bela sonoro, anoncanta la finiĝon de la linio kaj grinco de la tirilo; ĝian lignan kovrilon miaj pupoj opiniis tre oportuna veturilo. Mi preskaŭ ne rememoras la tempon, en kiu ĝi ekokupis la lokon en nia domo. Fluis jaroj; ĝi ĉiam laboradis senlace, estante ne nur maŝino, sed preskaŭ amiko de mia patro. Amiko neniam senpacienciĝanta, neniam malesperanta, sed ĉiam fidela, ĉiam esperiga.

Komence mi estimis ĝin, kiel pli aĝan, seriozan amikon de la familio. Poste mia rilato fariĝis pli intima. Mi stariĝadis apude kaj kun interesiĝo rigardis la laboradon de ĝia meĥanismo. Fine mi kuraĝis sidiĝi sur tabureton kaj ekfrapi la klavojn, ĝojante, ke la literoj estas multe pli belaj ol tiuj, kiujn skribis en la kajero mia mallerta mano. Sed mia unua vera ĝojo estis, kiam mi maŝinskribis ekzercon kaj fiere montris ĝin al mia instruistino. Mi estas certa, ke nur tial ŝi ne tre admonis min pro eraroj, kiuj en alia okazo kaŭzus ŝian severan mallaŭdon.

Mi kreskis, pasadis de pupoj al fabeloj, de fabeloj al realaj rakontoj, ĝi – la maŝino – senĉese laborante, rakontadis per sia unutona voĉo ĉiam la saman hitorion. Dum unu vintra vespero, kiam post pacienca sepjara laborado mia patro finis ian gravan verkon, en nia loĝejo bruis gajaj ridoj, gratuloj, babiloj. La maŝino staris trankvile, silente en sia anguleto. Kaj en mian infanan cerbon venis la penso, ke se mi estus la maŝino, mi sentus min ofendita pro tiu forgeso dum tiu solena vespero, kiun mi ja helpis alproksimigi …

Dividu