Pensoj post la lego de “la skribmaŝino de mia patro”

Publikigita: 2021-11-17 15:26:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

(Wang Chongfang)

En nia epoko de Interreto, se vi enmetas ŝlosilajn vortojn en la serĉilon Google aŭ Baidu, vi povas ricevi en du aŭ tri sekundoj centojn aŭ milojn da materialoj kaj literaturaĵoj, pri kiuj vi havas liberan disponon. Sed, karaj amikoj, ĉu vi iam pensis, kiajn grandegajn penojn devis fari la aŭtoroj de tiuj materialoj kaj literaturaĵoj por ilin verki? Ĉiuj ĉi tekstoj ja fluis el la cerbo de la aŭtoroj kaj estis entajpitaj per iliaj fingroj litero post litero sub la lampo post kaprompa cerbumado en maldormadoj dum noktoj, kiam aliaj ripozas aŭ sin amuzas.

El tiu ĉi verketo oni povas sciiĝi, ke Zamenhof vivis tre modestan vivon. Li ne posedis sian propran kabineton, kaj pro tio li uzis la familian manĝoĉambron kiel sian laborejon. Probable la dormoĉambro de la infanoj estas tuj proksima al la tableto, super kiu li laboradis, kaj tial la senĉesa tajpado estas aŭdebla por ĉiuj familianoj dum kvietaj noktoj. Ili tiel kutimiĝis al la bruo, ke ĝi fariĝis por ili eĉ kvazaŭ bela muziko. La simpla rakontado sentigas al ni la sinceran komprenemon de la tuta familio al la afero de lia amata Esperanto, komprenemon, kiu venis el la profunda amo kaj estimo de la infanoj al la patro.

Finfine, post la laborado dum sennombraj blankaj noktoj, sukcesa fino kronis lian gravan verkon. La rakonto ne diris al ni, pri kiu verko temas. Ĝi povis esti la traduko de Fabeloj de Andersen aŭ de Malnova Testamento el Biblio aŭ iu ajn alia verko de Zamenhof. Kiu ajn verko ĝi estis, ĝin finverkis Zamenhof per grandegaj penoj kaj en malfacilaj kondiĉoj. Kaj tamen, en la nuna tempo, preskaŭ ĉiujn liajn verkojn ni povas facile havigi al ni el la Interreto nur en malpli ol unu minuto. Ho, kia granda kontrasto inter la facila ekposedo nur en unu minuto kaj la laborado dum 2555 sennombraj noktoj! Hodiaŭ, legante Zamenhofajn verkojn, ni ja ne povas ne nin deteni de elkora admiro al nia Majstro, nek povas ne alte ŝati ĉiujn liajn verkojn.

Kiam Zamenhof finis sian verkon, la tuta familio ĝojis kaj gaja atmosfero regis en la domo. La ĝojo kaj la gaja atmosfero plej riĉe rekompencis lian longatempan diligentan laboron. La verketo finiĝas per treege originala infana imago, kiu faras surprizan impreson al la legantoj.

Dividu