UKRAINIO

Lucia Publikigita: 2022-03-10 23:37:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Blanka Domo Jen Psaki demandis, ĉe kia flanko Ĉinio staras en la ukraina demando. Same kiel ankaŭ vi demandis min karaj amikoj.

Ĉinaj proparolantoj pri eksterlandaj aferoj kelkfoje diris, ke Ĉinio decidas sian pozicion surbaze de la meritoj de la ukraina demando mem, kaj la fundamenta pozicio de Ĉinio pri respekto al la suvereneco kaj teritoria integreco de ĉiuj landoj kaj observado de la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN estas konsekvenca. Ankaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping diris en telefona konversacio kun franca prezidento Macron, ke ĉiuj koncernaj partioj devas sekvi la ĝeneralan direkton de politika solvado, plene uzi multflankajn platformojn, inkluzive de la normandia mekanismo, kaj serĉi ampleksan solvon de la ukraina demando per dialogo kaj konsiliĝo.

Ĉinio esperas, ke koncernaj partioj estu trankvilaj kaj raciaj kaj serĉu pacan solvon per intertraktado. Mi kredas ke ankaŭ vi ĉiuj volas pacon kaj stabilecon ĉu ne? Ne estas tempo por diskuti pri kiuj staras ĉe kiaj flankoj, hodiaŭ ni ĝoje vidas ke Rusio kaj Ukrainio komencis interparolon. Ni kune atendas la rezultojn ĉu bone?

Do, kiu ago estas pli favora al la sekureco kaj stabileco de Eŭropo, mi kredas, ke ĉiuj venos al justa konkludo.

Dividu