HELPMATERIALOJ

Lucia Publikigita: 2022-03-14 19:16:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, ĝis nun la ĉina Societo de Ruĝa Kruco promesis provizi Ukrainion per humanitara helpo kun valoro de 5 milionoj da juanoj (proksimume 800 000 usonaj dolaroj). La unua aro da helpmaterialoj jam atingis Ukrtainion kaj la dua estas survoje. Por pli da informoj, Ni kune rigardu:

OLENA STOKOZ, vicprezidanto de la ukraina Ruĝa Kruco: Ni tre dankas la Ĉinan Societon de Ruĝa Kruco pro ĝia helpo. Ni bezonas ĉi tiujn materialojn. Humanitara helpo postulas multajn provizaĵojn. Ni jam ricevis la unuan aron, kiu estis ordigita, kaj la Ruĝa Kruco transdonos ilin al diversaj regionoj laŭ loka situacio en Ukrainio.

Ni havas ĉirkaŭ 200 branĉajn laborantajn en 24 regionoj de Ukrainio. La humanitara helpo kovras la tutan landon kaj povas helpi ukrainojn ĉie. Ĉinio liveris al ni 1 500 pakojn da ĉiutagaj necesaĵoj, inkluzive de kovriloj, mantukoj, ŝtrumpetoj, kuleroj ktp. Al la lokanoj mankas ĉi tiuj plej bazaj objektoj, ĉar multaj kunportis nur pasportojn kiam ili rifuĝis. Ni tre dankas Ĉinion pro la helpo. Dankon al ĉinoj, ke vi estas ne nur flankaj riagrdantoj, kaj via helpo estas tre valora.

Lla dua aro de humanitaraj helpmaterialoj liveritaj de la ĉina Societo de Ruĝa Kruco al la ukraina Ruĝa Kruco foriris el Pekino la 12an de marto. Ni esperas, ke ili povas doni iom da varmo kaj helpo al la ukraina popolo, multaj el kiuj estas delokitaj. Mi estas Lucia, ne forgesu komenti al mi.

Dividu