Ekspozicio

Lucia Publikigita: 2022-03-21 11:57:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En Pekino, al vi neniam mankas elektoj por vizito al ekspozicioj. La Imperiestra Palaco, la Nacia Muzeo, ktp. ili ofte aranĝas ekspoziciojn de diversaj temoj ĉiujare. Sed la ekspozicio, kiun mi vizitos hodiaŭ, estas iom speciala. Sekvu min!

Ili ĉiuj estas reprezentaj donacoj ricevitaj kaj prezentitaj de la ĉinaj ŝtataj gvidantoj en diplomatiaj agadoj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Estas tri temaj eksponejoj por ricevitaj donacoj kaj la prezentitaj donacoj. Pli ol 670 pecoj (aroj) da donacoj estas ekspoziciataj.

La ĉefeksponejo montras la reprezentajn donacojn, kiujn la ĉinaj ŝtatgvidantoj ricevis en diplomatiaj agadoj.

La unua tema areo montras la fremdlandajn donacojn el la multflankaj diplomatiaj agadoj enlande de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

La dua tema areo montras donacojn, kiuj reflektas malsamajn civilizaciojn kaj kulturojn kaj ekzotikajn kutimojn.

2022 estas ankoraŭ malfacila jaro kun releviĝa epidemio, ukraina krizo, ktp. Fronte al malkvieta kaj ŝanĝiĝanta mondo, konservi pacon kaj stabilecon, antaŭenigi unuecon kaj kunlaboron, kaj ĉiam stari ĉe la flanko de paco, kunlaboro kaj justeco estas la konsekvenca elekto por ĉiuj landoj.

Fronte al tiom multaj amikecaj atestoj kaj ankaŭ urĝaj tutmondaj defioj, bonvolu plifortigi kunlaboron kaj kune krei pli bonan estontecon.

Dividu