plena

Publikigita: 2022-04-01 15:49:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

plena

(Mao Zifu)


la naŭ steloj de ŝakjamunio

brilas sur la kulmo.

nokto tra eono fluas.

for de tranĉilaro, la manparo serĉas lakton,

ho, ne por memsato.

beboj la klonitaj suĉas cicon velkan,

ekster mia lito solitera.

vido de laŭzio trafas muron

svarmigitan de gehomoj.

sen batalo kaj sen ŝafoj,

nur ĉielo kaj terglobo inter manoj.

eva kaj adamo restas skulptoj disigitaj.

unu plusas unu: du ja ne tri.

glavo de taŭismo sangon donas

sed neniun fruktas karnon.

konfuzio diktas: viro sur la ino.

en la nigro ne sub suno.

libro senlitera do min akompanu

ĝis la korpo iĝos cindro.

Dividu