Paĉjo
(Suso Moinhos)
Paĉjo,
miaj plej sekretaj timoj
rampe kaŝas sin en ombron
de someraj plaĝoj
larvo-plenaj.
En miaj kasteloj
el sablo kaj bavo via
mi glite loĝigis
princojn mutajn, larmoblindajn.
Ne ridu al mi
per hidrargaj dentoj
ĉar viajn venenajn vortojn
drako-naskajn
mi ne plu kovos.
Ne montru al mi la manojn
ĉar en ili vi tatuis
per kruda liter’ la nedireblan.
Paĉjo,
ne plu rigardu min.
Per mia eta fingro kota
mi forpelas vin
el Paradizo.