Semo

Lucia Publikigita: 2022-04-13 21:23:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Eta semo ligas kun nia feliĉa vivo

En mia pasinta video pri renkontiĝo de ŝtatestroj de Ĉinio kaj EU, mi menciis, ke usona agrikultura ministro minacis efektivigi sankciojn kontraŭ rusaj sterkaĵoj. Estas imageble, se tio vere okazus, kia granda influo estiĝus al grenproduktado de la tuta mondo.

Greno ne estas bagatelo. En tiu senco, kiel unu el la ĉenoj de grenoproduktado, sterkaĵoj eĉ povas influi internacian situacion. Kompare kun sterkaĵoj, mi volas babili kun vi pli gravan agrikulturan resurson——semoj.

Ĉina fama agrikultura sciencisto Yuan Longping, ankaŭ nomata kiel patro de hibrida rizo, komparis semon kun la agrikultura icujo. Semoj estas ŝloŝiloj por grenproduktado kaj en kvanto kaj en kvalito kaj ludas decidan rolon en agrikultura modernigo. Oni povas diris, ke la eta semo ligas kun nia feliĉa vivo.

En la urbo Sanya de la suda ĉina provinco Hainan, troviĝas iu agrikulturbazo de semoesploro, honore titolita kiel ĉina “Sema Silicia Valo”. En la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, Yuan Longping disvolvis krucbredadon ĉi tie. 70% de kulturitaj agrikulturaj plantoj ricevis bredadon en la agrikulturbazo. La “Sema Silicia Valo” ankaŭ altiras al si sciencistojn el afrikaj landoj, Sudorient-Aziaj landoj kaj Sudamerika landoj por fari esploron. En 2021, estis starigita semlaboratorio en la agrikulturbazo, kiu bonvenigas ni ĉiujn.

Dividu