PACO

Lucia Publikigita: 2022-04-30 20:51:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiel la du fortoj de la mondo, Ĉinio kaj EU devas alporti stabilecon al necerteco de la mondo”, tion diris ĉina prezidanto Xi Jinping dum renkontiĝo kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Fronte al la ukraina krizo, la du partioj havas komunan aspiron pri paco. Precipe Eŭropo forte sentis tion, ĉar paca solvo de la ukraina krizo konformas al bazaj interesoj de eŭropaj landoj. Dum tiu ĉi virtuala renkontiĝo, prezidanto Xi montris, ke Ĉinio ĉiam staras ĉe paco.

Sed antaŭ nelonge, Usono minacis efektivigi sankciojn kontraŭ rusaj sterkaĵoj. Pluraj landoj oponas tion, precipe agrikultura granda lando Brazilo. Rusio estas ĉefa eksportanto de sterkaĵoj en la mondo, kies eksporta kvanto okupas 15% de provizkvanto al la mondo. Rusa ĵurnalo Vidpunkto komentis, ke por bati Rusion, Usono preparas malsatigi la tutan mondon.

Serioze konsideru, mi petas! Oni ne devas meti la tutan mondon en la problemo, nek pliigi ŝarĝon al popolanoj tra la tuta mondo.

Dividu