SENDEPENDECO

Lucia Publikigita: 2022-04-30 20:54:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Amikoj, hieraŭ sinjoro Ernst komentis al mi kaj admiris mian prezidanto Xi, elkore dankegon. Hodiaŭ mi volas diskuti kun vi pri la vorto “sendependeco”.

Dum la virtuala renkontiĝo inter ĉina prezidanto, prezidantoj de la Eŭropa Konsilio kaj la Eŭropa Komisiono, prezidanto Xi multfoje menciis la vorton “sendepandecon”. Li diris, ke li esepras, ke la EU havos sendependan komprenon pri Ĉinio kaj plenumos sendependan politikon al Ĉinio.

Ĝuste en la 15a de oktobro de la pasinta jaro, Charles Michel menciis dum telefona konversacio kun Xi, ke pro la ŝanĝiĝanta internacia situacio, la EU kaj membroŝtatoj konsciis gravecon de pliigo de strategia sendependeco.

Por realigi “strategian sendependecon”, la paŝo por disvolviĝo devas esti tenata en propraj manoj, sed ne devas esti tenata de aliaj.

Fakte strategia sendependeco ĉiam estas strebo de la EU. Kiam Usono efektivigis sankciojn per la ukraina krizo, estas eŭropaj landoj, kiuj multe suferis tion. Cetere tio retenas sendependan procezon de la EU. EU devas agi laŭ propraj interesoj kaj kune kun Ĉinio alporti pli da stabilecon al la mondo.

Dividu