SHENZHOU 13

Lucia Publikigita: 2022-04-30 21:03:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 16a de oktobro de la pasinta jaro, la misio Shenzhou-13 sendis la tri tajkonaŭtojn Zhai Zhigang, Wang Yaping kaj Ye Guangfu, al la kosmostacio Tiangong. En la 8a de novembro, ili glate plenumis eksterveturilan agadon. Dum plenumo de la tasko, tri ĉinaj astronaŭtoj koincide elparolis saman frazon “estas en bona stato”. Multaj retanoj humure nomis ilin “bonstatan grupon”.

Yang Liwei estas la unua ĉina tajkonaŭto, kiu eniris en spacon en 2003. Li diris post reveno al la tero, ke li estas en bona stato, kaj la spacoŝipo estas en bona stato. Zhai Zhigang, ĉina unua tajkonaŭto, kiu faris eksterveturilan movon en 2008, diris: mi estas en bona stato dum eksterveturila ago.

Ĉifoje la ĉinaj tajkonaŭtoj rompis rekordon de la plej longa daŭro en la homekipita spaciala programo de la lando. Ilia spontanea “estas en bona stato” fariĝis simbolo de heredo kaj interkompreno de ĉinaj spacialaj personoj.

Dividu