INTERNACIA INVESTO

Lucia Publikigita: 2022-05-18 21:25:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la ĉina Ministerio pri Komerco la 12an de majo, en la unuaj kvar monatoj de la kuranta jaro, Ĉinio efektive uzis fremdan investon de 478,61 miliardoj da juanoj, pli multe je 20,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Fronte al neatenditaj faktoroj, inkluzive de ripetaj eksplodoj de la kronvirusa epidemio en- kaj ekster-lande kaj kompleksa internacia situacio, fremdaj investantoj pruvis per "pieda voĉdono", ke Ĉinio restas ilia preferata celloko. Tio ankaŭ forte kontraŭbatis la lastatempan strangan paroladon de iuj okcidentaj amaskomunikiloj pri investa altiro de Ĉinio.

Menciinde estas, ke en la unuaj kvar monatoj de la kuranta jaro Ĉinio aldonis 185 grandajn projektojn, ĉiu kun kontrakta investo de pli ol 100 milionoj da usonaj dolaroj, kio signifas, ke averaĝe 1,5 grandaj projektoj kun fremda investo estis efektivigita ĉiutage en la lando. Tio ĝuste estas la kialo, ke alilandaj investantoj restas optimismaj pri la ĉina merkato.

"La pordo de Ĉinio ne estos fermita, sed malfermiĝos pli kaj pli larĝe." Tio estas la firma promeso de Ĉinio al la mondo. Kun validiĝo de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, Ĉinio liveros pli larĝan merkataliron kaj pli grandan malfermon en la kampo de serva komerco kaj investo, kio alportos pli da ŝancoj al alilandaj firmaoj.

Dividu