Kuna Batalo kontraŭ Epidemio: Komuna Estonteco

Ĝoja Publikigita: 2020-09-08 16:36:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Neatendita epidemio rompis belan vojaĝon.

Komunan estontecon havas pli ol 3 700 pasaĝeroj kaj ŝipanoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj.

En la senlima universo la tero ŝajnas veturanta ŝipo. La homaro estas la komunumo kun komuna estonteco kaj necesas harmonia kunlaboro por venki la epidemion.

Sperante suferojn Ĉinio strebas al batalo kontraŭ la epidemio. Kiam Ĉinio penas en la batalo tiam multaj landoj donis helpon al ĝi. Inter ili Mongolio donis donacon specialan.

Ĝenerala direktoro de Oficejo de Prezidento de Mongolio

"Estas prezidento, kiu la unua proponis donaci 30 mil ŝafojn al Ĉinio."

Paŝisto de la Centra Provinco de Mongolio

"Ni donis niajn plej valorajn trezorojn al Ĉinio. Se tio povos helpi al la ĉina popolo, ni estos tre ĝojaj."

La komuna estonteco alvokas kaj batalon ŝultre ĉe ŝultro kaj eĥon unu la alian de malproksime.

La mondo alfrontas senprecedendan grandan defion.

Kvankam marte en Ĉinio estis granda premo kontraŭ la epidemio, Ĉinio ankoraŭ faris pli kaj pli da agoj por esprimi la penson kaj senton pri komuna estonteco kaj dividi profundan amikecon kun aliaj landoj, kiuj donis helpon al Ĉinio.

La 18-an de marto en itala urbo Milano dialogas flughavena regoturo kaj aviadistaro MU7041 de ĉina kompanio CHINA EASTERN.

"MU7041, dankon pro via apogo, kaj nome de nia lando ni esprimas dankon al vi."

"Kuraĝu Italio, persistu! Bonvole zorgu pri niaj kuracistoj. Vivu la amikeco inter Ĉinio kaj Italio! Ĝis."

La 18-an de marto en hospitalo Zhongda de Sudorienta Universitato funkcias speciala videa kunveno.

Teng Gaojun, direktoro de la hospitalo Zhongda de Sudorienta Universitato

"Ni esperas, ke la aliaj evitos niajn erarojn kaj ni dividos spertojn niajn kun ili."

La 12-an de marto en Pekino okazas pli granda kunveno pri divido de spertoj.

Li Wei, oficisto de la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio

"Nun la epidemiaj situacioj estas severaj en diversaj landoj. Ĉiuj volas koni spertojn de Ĉinio, tial ili ĉiam telefone demandis, ke kiamaniere vi faris."

Post la tuttergloba eksplodo de la epidemio Ĉinio fondis apartan fonduson je 2 miliardoj da juanoj por kunlaboro kontraŭ la epidemio, sinsekve donis urĝan helpon al pli ol 150 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj sendis 29 teamojn de kuracaj fakuloj al 27 landoj. Tio estas la urĝa internacia humanisma ago, kiu funkciis en la plej koncentrita tempo kaj kovris plej vastan amplekson post la fondiĝo de la nova Ĉinio.

Ĉinio batalas kune kun la resto de la mondo por venki malfacilon kaj nepre marŝas antaŭen.


Dividu