Saluton, karaj amikoj, mi estas Mirinda
Saluton! Mi estas Lucia.
Hodiaŭ estas la unua de januaro,
Ni finfine bonvenigas la novan jaron.
Feliĉan Novan Jaron!
En la lastaj tagoj ni ricevis multajn
bondezirojn de iuj esperantistoj
tra la tuta mondo.
Inter ili estas estroj aŭ respondeculoj de
E-societoj.
Hodiaŭ ni legos kelkajn el ili al vi.
Prezidanto de UEA Duncan Charters donis
sian novjaran mesaĝon:
Nova jaro, novaj lecionoj, novaj esperoj.
Kion esperigan alportos 2021 por UEA
kaj nia mondo?
Dum 2020, la pandemio kaj rilataj
ekonomiaj krizoj skue unuigis la mondon
kaj samtempe klare vidigis la profundajn
breĉojn kiuj daŭre dividas la homaron
Ni ĉiuj devis pli profunde pensi priniaj personaj
sekureco kaj estonteco, pri kiel efikas niaj
agoj sur aliajn individuojn, konatajn
kaj nekonatajn, kaj kian respondecon
ni prenu por konservi por estontaj
generacioj la stabilecon de nia planedo.
Ĉu nia destino estas simple observi,
studi, konstati malprogreson en
akcepteblaj vivkondiĉoj por grandaj
partoj de la terloĝantaro,
perdon de bestaj kaj plantaj specioj,
kulturoj, lingvoj?
En la mesaĝo, li ankaŭ menciis pri
la laboroj de UEA en la pasinta jaro 2020.
Li diris: Efektive dum 2020 ni preparis
la vojon per zorga esplorado,
kaj 2021 estos decidojaro por granda
parto de nia laboro, do estu pretaj!
Via Estraro kaj via Komitato jam
konscience kaj pli vigle laboris tiucele,
montrante per kunlaboro de centoj
da aktivuloj kiel ni povis rekoncepti
niajn Kongresojn en la VK
kaj Mondafest’ kaj reimagi
nijan aliajn servojn.
Kiun oni provis krei kaj konservi antaŭ kelkaj jaroj.
Videomaterialo estas ĉiam viva, povas esti
Muziko kaj videoj estas la novaj protantoj
de nia kulturo kaj de mondkulturoj
kiel la hispana. Nia jam havas konstantan
kanalon por muziko kaj aliaj programeroj,
Muzaiko, kaj eble venis la momento
por repensi la 24-horan televidkanalon
kiun ni povas esti tre altkvalita, utilas
por plirapidigi la lingvoakiradon.
Je la fino de la mesaĝo, Duncan Charters diris:
Ni devas daŭre serĉi servojn kiujn
ni povos proponi al la ekstera mondo.
Nia celo estas, ke Esperanto fariĝos
natura kaj vaste aprezata kontribuanto
al la socio kiun ni bezonos por
“plibonigi interpersonan kaj
internacian harmonion”.
Peng Zhengming, prezidanto de Hubei Esperanto Asocio
Saluton, karaj geamikoj, gekoletoj en Esperantuja afero:
Mi estas Tigro Peng el Wuhan, Ĉinio.
Tuj venos la tempo de festoj.
2020 estas tre grava kaj mejloŝtona jaro por ni
uhanoj kaj eĉ por ĉiuj anoj de la terglobo...
Ni spertas kaj eĉ ankoraŭ suferas de la katastrofo,
la pandemio de kronviruso. Ĉuj kontinentoj klopodas
por batali kontraŭ la persista virusoatako.
Ĉinoj ne kuraĝas ĉesi en la strebado kvankam
verŝajne pli kaj pli,
iom post iom malpeziĝas la danĝera situacio.
Do venontaj festoj fakte estos testoj por ni homoj.
Ni ĉuj devu respekti al naturaj reguloj kaj kunlabori inter ni,
Por plibonigi nian kuneston.
Ofte manlavadi, kunmaski kaj teni taŭgan
interpersonan distancon,
Ĉe ni estas ĉie konigita.
Tra la tuta 2020, ni esperantistoj, apenaŭ povas vizitadi,
akceptadi, renkontiĝadi fizike inter ni…
Feliĉe en malfeliĉoj ni ankoraŭ povas utiligi interretajn metodojn
por teni nian interkomunikadon.
Mi persone ege esperas, ke la malfacila periodo
Plirapide paŝu kaj pasu, la facila vento povu
Kunporti bonajn novaĵojn al la mondo kaj la homaro.
Fine, je la nomo de Hubei-a Esperanta Asocio, kiel ĝia
prezidanto, en Wuhan, mi deziras finvenkon en optimisma forto
en la bonvenigo al 2021!
Liu Hongyuan, observanto de Jiangsu-a Esperanto-Ligo
La historia ĉapitro de la jaro 2020
baldaŭ forturniĝos.
Retrorigardante la vojon kiun ni iris dumjare,
ni forte emociiĝas.
Ni, kune kun la patrujo, spertis kaj spertas
la batalon kontraŭ la epidemio
kaj la danĝeran situacion internacian.
Dum la ĉi-jaro ni ankaŭ faris multe da laboro
por la Esperanta afero.
Ĉar ni ne estas profesiaj esperantistoj,
tial ni laboras je la prezo de pli da penoj.
Tamen ni trankviliĝas kun granda ĝojo rigardinte,
ke nian lingvon ekscias pli kaj pli da homoj
kaj ke ĉiam pli multiĝas niaj atingoj.
Alproksimiĝas la nova jaro.
Pli multe da laboro atendos nin.
Kiel loko rimarkinda kun elstaraj popolanoj,
Jiangsu-provinco posedas bonajn kondiĉojn
por la Esperanta afero de amasa karaktero.
Ni devas bone utiligi nian lingvon kiel ilon por pli bone
kontribui al la kultura laboro de nia provinco.
Kiam ni faras rerigardon al la pasinteco
kaj planon por la estonteco,
ni estas plenaj de memfido.
Estas nia deziro, ke ni pli pene laboru en la nova jaro,
konstante kunmarŝu kun la tempo,
kaj plibonigu nian futuran laboron.
Ni deziras prosperon al nia patrujo
kaj ankaŭ al nia Esperanto-afero!
Jen estas bondeziroj el du membroj de
la Esperanto-Asocio Giorgio Canuto de Parmo.
Ili estas emeritaj universitataj profesoroj.
Profesoro Mario Servi:
Nova jaro staras antaŭ la pordo.
Miaj revoj pri la venontaj monatoj.
Mia ĉefa revo dum la venontaj monatoj estus
la kompleta kaj fina malvenko de KOVID; sed ĉar
ni ĉiuj scias, ke tia revo ne povas efektiviĝi,
ni alvenas al pli realismaj deziroj.
Do: la ĉefa revo konsistas en ne esti infektita de KOVID,
nek mi nek miaj amatoj. En ĉi tiu kadro,
oni povas ĝui iujn avantaĝojn
(kiuj povas ŝajni malgravaj,
sed ne neglektindaj)
devenantaj de la malfeliĉa kadro, en kiu ni vivas.
Ekzemple, ĉiuj agadoj, kiuj okazis antaüe
pere de fizika ĉeesto, nun povas okazi interrete
kaj oni tiel ŝparas la tempon de vojaĝo,
ĉar ĉiu partoprenas de sia hejmo; alia avantaĝo
de fizika izolado povus esti pasigi malpli da tempo
en vana babilado kaj pensi pli, legi pli,
aŭskulti pli da muziko. ..
Projektoj por la estonteco?
Estas tre malfacile projekcii vin al situacio
de normaleco, kiam ĉiuj
magraj kaj konfuzaj informoj, kiujn vi havas,
pensigas pri daŭro de la pandemio
dum almenaŭ du aŭ tri jaroj.
Pesimisto? Mi ne scias, eble realisma!
Profesorino Maria Gracja Mezzadri:
2020 estis por ĉiuj tre malfacila kaj drama jaro
pro la pandemio de KOVID-19.
Ni povas nur esti feliĉaj,
ke tiu ĉi malbona jaro finiĝos.
Dum ĝi multe konsolis kaj helpis min
la geamikoj de la Esperanta Sumoo.
Mi certe elkore dankas al ili.
Dum la venonta jaro 2021, kiel almanakvendisto,
mi bondeziras al ĉiuj miaj geamikoj
kaj al ĉiuj personoj, pacon kaj serenecon.
Pleje, mi bondeziras al ni ĉiuj, ke la popoloj
de la tuta mondo komprenu la moralan
neceson zorgi pri la Tero
kaj protekti ĝian biodiversecon